neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/tutmonda-tago-de-la-rifugintoj-6-pliaj-milionoj-kompare-kun-2012.html

La nombro de rifuĝintoj senĉese kreskadas en la mondo. En 2013, la rifuĝintoj superis 16 milionojn. Afganoj, sirianoj kaj Somalianoj konstituas duonon el ĉiuj rifuĝintoj.

Tion malkaŝas raporto de la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj (AKRUN) publikigita ĉi-vendredon 20an de junio, okaze de la tutmonda tago de la rifuĝintoj.

Ili estis 16,7 milionoj da rifuĝintoj fine de la jaro 2013, t.e 1,5 miliono pli ol en 2012. La kaŭzoj de tiu kresko estas multobliĝo de persekutoj, militoj kaj perfortoj en la mondo.

Nur en Sirio, 2,5 milionoj da personoj devis fuĝi la landon. Tio estas la plej grava formigrado de post la ruanda genocido de 1994. La konfliktoj en Malio, en Centrafriko kaj sud-Sudano ankaŭ pliigis la popolajn moviĝojn.

« Ni konstatas ĉi-tie la egan koston kiu rezultas de la nekapablo ĉesigi la militojn kaj la malsukceso solvi aŭ antaŭeviti la konfliktojn », deklaris la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj por rifuĝintoj, Antonio Guterres.

Somalianoj estas la unua afrika loĝantaro, rilate al rifuĝintoj. Situacio kaŭzita de interna milito kiu furiozas de pli ol dek jaroj. Poste venas la sudananoj kaj la loĝantoj de Demokratia respubliko Kongo.

Kenjo estas la unua afrika lando kiu akceptas rifuĝintojn. Oni kalkulas tie pli ol 500.000 rifuĝintojn tra la lando. Poste Ĉado kie la nombro da akceptataj rifuĝintoj kreskas je la dekdua sinsekva jaro. Ili ĉefe devenas de Sudano kaj Centrafriko. En Afrika korno, Etiopio plu ricevas Eritreanojn kaj Somalianojn.

Evolulandoj : ĉefa vojaĝfino de la rifuĝintoj

Male al la kutima opinio, la evolulandoj konstituas la ĉefan vojaĝfinon por la rifuĝintoj (86% el la rifuĝintoj vivas en evolulandoj). Ili akceptas pli ol kvar kvinonojn el la rifuĝintoj. Pakistano, Irano kaj Libano estas la ĉefaj akceptemaj landoj.

Same kiel en 2012, la Afganoj plu konstituas la ĉefan parton de rifuĝintoj sed la Irakanoj povos plimultiĝi venontjare. Tiujn pasintajn tagojn, centoj da miloj inter ili fuĝis la batalojn en Mosulo kaj en la nordaj urboj de Irako.

51,2 milionoj da personoj estis elradikigitaj fine de la jaro 2013, por la unua fojo de post la Dua Mondmilito. Estas necese fari diferencon inter la la personoj delokitaj kiuj restas en propra lando – ili estas 33 milionoj – la azilpetantoj – kaj la rifuĝintoj kiuj nombras 17 milionojn.

Pasintjare, iom pli ol 400.000 personoj povis rehejmeniri aŭ reinstaliĝi en alia lando, t.e 100.000 malpli ol en 2012.

http://www.rfi.fr/afrique/20140619-journee-mondiale-refugies-ils-sont-six-millions-plus-2012/