neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/francio-eurosatory-2014-neakceptinda-komerco.html

Foto : « Niaj ridoj kontraŭ iliaj militaj armiloj »

De la 16a ĝis la 20a de junio 2014, la fabrikistoj kaj komercistoj de armiloj el la tuta mondo aranĝas salonon en Parizo-Villepinte por la ĉiudujara evento « Eurosatory ».

La salono Eurosatory estas la monda supermerkata referenco pri armiloj de morto. Tie oni akiras rimedojn por milito kaj estontaj krimoj.

Sirio, Centrafriko, Sud-Sudano, Malio, Demokratia Respubliko Kongo, Libio, multaj konfliktoj markis aktualaĵojn kaj funebrigis la popolojn.

Sed maldece kaj cinikisme, la iniciatintoj de la salono asertas ke Eurosatory « scipovis unu plian fojon elturniĝi ». Ilia brua komunikado anoncas « pli ol 370 novaĵojn », kiu fakte estas ja 370 novaj manieroj por la homoj intermortigi sin.

Laŭleĝeco ne estas pravigo, kaj estas malvere pretendi ke tiu salono garantias travideblecon en komerco de armiloj. Fakte 90% el la armiloj en la kaŝkomerco estas origine produktataj kaj surmerkatigataj tute laŭleĝe antaŭ ol eniri la kontraŭleĝan sferon kiel atestas la raporto de OXFAM kiu emfazas la daŭran mankon de la nuna kontrolado.

En 2008, kelkajn monatojn post la invado de Kartvelio fare de Rusio, Francio kontaktis Rusion por vendi al ĝi du militŝipojn je Mistral tipo. Ŝipoj « konceptitaj por plifortigi la kapablecon de Rusio deplojadi siajn trupojn, tankojn, kaj batalajn helikopterojn ». Tiu kontrakto subskribita en 2011 kaj pri kiu kontentiĝis la tiamaj francaj aŭtoritatoj, ege embarasas la nunajn.

Ĉar komerco de armiloj pluigas la militojn kaj kontribuas al la sennombraj suferoj de la popoloj kiuj estas viktimoj ĉiutage ; Ĉar konkurado kaj senĉesa kreskado de armado ebligas ekstermadon de multaj personoj pro frenezo de kelkiuj ;

Ni petas nuligon de la salono Eurosatory kiu indignigas nian konsciencon kaj minacas nian homaron.

Ni petas ankaŭ de niaj aŭtoritatoj krei la kondiĉojn de vere publika debato pri malarmado, konsiderante la lokon kiun prenas Francio en tiu ege multekosta kaj mortiga industria sektoro.

Estas netolereble ke ĉiuj grandaj politikaj partioj plu silentas pri tio abomeninda komerco. Ĉu la alvokiĝo de Francio estas oferti al hodiaŭaj kaj morgaŭaj diktatoroj la armitajn rimedojn de terora politiko ?

Pro ĉiuj, tiuj kialoj, ni kontraŭstaras la salonon Eurosatory 2014 en Paris-Villepinte, kaj ian ajn konsenton en nia nomo.

http://www.change.org/fr/p%C3%A9titions/monsieur-fran%C3%A7ois-hollande-eurosatory-2014-un-commerce-inacceptable