neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/tajlando-preskau-180-000-kamboganoj-forlasis-tajlandon-post-la-puco.html

Foto : Kamboĝanoj estas rekondukitaj la 17an de junio 2014 de la urbo Puapet, ĉefa landlimo kun la tajlanda najbaro, al sia devena provinco post fuĝo de Tajlando. Tiu lando decidis plenumi batal-operacion kontraŭ migrado - TANG CHHIN SOTHY AFP


Preskaŭ 180.000 Kamboĝanoj fuĝis Tajlandon je mardo por reiri al sia lando post la anonco fare de la tajlanda junto pri batal-operacio kontraŭ kontraŭleĝa migrado, anoncis la kamboĝaj aŭtoritatoj.

Tiu nombro reprezentas pli-malpli ĉiujn kamboĝanojn kiuj vivas kontraŭleĝe en Tajlando : ili estas inter 150.000 kaj 180.000, laŭ la Internacia Organizaĵo por Migradoj (IOM).

Pli ol 157.000 el ili trapasis la landliman postenon de Araniapratet-Puapet, indikis Kor Sam Saroeut, guberniestro de la kamboĝa provinco Banteajo Meanĉejo (nord-okcidento).

20.000 aliaj trapasis ĉe O'Smaŝ, ĉirkaŭ 250 kilometrojn nord-oriente de Puapet, laŭ guberniestro kaj polica respondeculo.

Pluraj centoj da kamboĝaj laboristoj estis kondukitaj mardon matene al la landlimo Puapet en kamionoj de la tajlanda armeo aŭ policaj veturiloj.

Kelkaj el tiuj, kiuj trapasis la landlimon antaŭnokte rifuĝis sub tendoj atendante povon reiri al la enlandaj provincoj.

La junto, kiu atingis la potencon pere de puĉo la 22an de majo en Tajlando anoncis pasintan merkredon striktan migrad-politikon, per elpelado de la kaŝlaboristoj.

Sed ĝi dementis la onidirojn pri « subpremo kaj trudita reveno » de la kamboĝanoj en laŭregula situacio.

La ambasadoro de Kamboĝo en Tajlando, Eat Sofea, planis rekontiĝi kun la numero 2 de la ministerio pri Eksterlandaj aferoj en Bankoko, Sihasak Fuangketkeo.

Antaŭe, la aŭtoritatoj tute ne atentis pri la ĉeesto de kaŝlaboristoj, necesaj al plenkreska ekonomio. Sed la situacio ŝanĝis kaj la ekonomio ŝrumpis en la unua jarkvarono (-0.6%), por la unua fojo de post 2011, sub efiko de multaj monatoj da politika krizo kaj manifestacioj.

http://www.20minutes.fr/monde/cambodge/1403294-20140617-pres-180000-cambodgiens-quitte-thailande-depuis-coup-etat