neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/francio-unua-freneza-fiereco-por-denunci-la-antaujugojn-pri-psikaj-malsanoj.html

http://epo.wikitrans.net/Mad_Pride

Preskaŭ 500 personoj defiladis sabaton por rememorigi al la publiko ke « tiuj malsanuloj, estas ja homoj ».

Sabaton, ĉirkaŭ 500 personoj partoprenis la unuan « frenezan fierecon » organizitan en Francio por denunci la rigardon kiun kelkfoje la publiko havas pri la psikaj malsanoj.

Vestitaj per tre koloraj tunikoj kun arlekenaj ornamaĵoj, kun funeloj aŭ artefaritaj ĉapeloj sur la kapoj, kaj klaŭnaj nazoj, la manifestaciantoj – proksimuloj de la pacientoj, reprezentantoj de asocio, pacientoj – defiladis de la malsanulejo Saint-Anne (granda psikiatria malsanulejo situanta en la 14a distrikto de Parizo) ĝis la Urbodomo.

Ili manifestaciis alvoke de la asocioj Advocacy France, Aftoc, France Dépression, Humapsy, Schizo ? Oui !, Bicycle kaj Vie Libre. Ambaŭ pli gravaj asocioj de la sektoro, Fnapsy (pacientoj) kaj Unafam (familioj), ne partoprenis la organizon.

« Necesas maldramigi »

Stanislas, 51-jaraĝa, enhospitaligita en Sainte-Anne pro grava deprimo, ekdiris al la manifestaciantoj : « Mi ne havas permeson eliri sed mi estas kun vi ! Mi trovas tion magia ke ni povu organizi tian eventon por prezenti tiun diferencon aŭ tiun malsanon per pli pozitiva maniero, diri ke tio povas trafi iun ajn kaj ke tio estas kuracebla. »

« La socio timas la psikajn malsanojn. Necesas maldramigi, diri ke malantaŭ tiuj malsanuloj estas homoj kaj ni devas agadi por ke niaj gefiloj ne fariĝu estontaj sendomuloj ». Multaj sendomuloj suferas pri dupolusa malordo, deklaris Yolande de Belsunce, kunfondinto de la asocio Bicycle kaj patrino de 16-jaraĝa infano kiu suferas pri tiu humora ĝeno.

Ankaŭ Charlotte, 26-jaraĝa kaj skizofreniulino, venis por diri ke « la psikaj malsanuloj estas kiel ĉiuj aliaj » kaj ke « ni ne estas danĝeraj ».

Psika malsano estas la « nigra ŝafo de sansektoro », ŝi bedaŭris. « La homoj kiuj suferas ĝenojn havas malfacilaĵojn trovi asekur-konvenciitajn kuracistojn kiuj konsentas prizorgi ilin. La konsultadoj povas kosti ĝis 100 eŭroj », atestis Pierre, manifestacianto.

www.lepoint.fr/societe/paris-la-mad-pride-pour-denoncer-les-prejuges-sur-les-maladies-psychiques-14-06-2014-1836206_23.php