neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/irano-irananoj-surstratigas-por-defendi-medion-5.html

La alvoko al manifestado estis lanĉita sur la iranaj sociaj retoj fine de majo. « Iru en la parkojn, en la tuta lando, kaj surhavu blankan maskon sur la buŝo por diri ne al la poluado ! En kiu celo ? Aŭdigi la zorgojn de la civitanoj koncerne la detruadon de la medio kaj la poluadon. »

Sur la fejsbuka paĝo dediĉita al la evento, loĝantoj de pluraj urboj de la lando publikigis la foton de sia mobilizado.

Antaŭ tiu nacinivela manifestado, aliaj kolektiĝoj jam estis organizitaj tiujn lastajn monatojn en urboj kiel Zanjan (nord-okcidento) aŭ Ŝazand (centro) kontraŭ la atmosfera poluado, grava sanitara problemo kiu tuŝas ĉiujn irananojn, tiom en la urboj kiom en la kamparo.

RAPIDA SUKCESO DE LA SOCIAJ RETOJ

Ne nur la ekologiisma kaŭzo mobilizas la loĝantojn. La juna Parisa aktivas favore al la bestaj rajtoj. De ĉiam kolera « aŭdi informojn pri maltraktado de la bestoj en la cirkoj kaj bestoĝardenoj », ŝi decidas aktivadi en januaro kiam ŝi ekscias ke unu el la lastaj iranaj leopardoj, nomita Alborz, estis grave vundita de ŝtelĉasistoj « La bestkuracistoj diris ke ili nenion povas fari. Unu tagon antaŭ ĝia eŭtanazio, mi realigis videon por rakonti ĝian tragikan destinon, eksplikas la aktivulino. Mi poste lanĉis alvokon en Fejsbuko por ke la homoj iru, la 5an de januaro, antaŭ la Organizaĵo pri medidefendo, en Tehrano, por protesti kontraŭ la situacio pri kiu suferas la bestoj ». La video estis dividita pli ol 2000 fojojn kaj la alvoko de Parisa kolektis 150 personojn postulantajn « finon de la ĉaspermesilo ».

De tiam, kun siaj amikoj, Parisa kreis plurajn grupojn en Fejsbuko favore al la defendado de bestoj. La membroj dividas tie informojn kaj decidas pri iniciatoj. Ĉiuj kune, ili preparas por la 12an de junio alian kolektiĝon en unu el la parkoj de la ĉefurbo, favore al protektado de medio.

Same kiel Parisa, devenanta de mezklaso kaj de la ĉefurbo, la plej konektita urbo, Irananoj profitas la rapidan sukceson de la sociaj retoj en la lando por antaŭenirigi la mediajn kaŭzojn.

Tiu ekologia ekkonciiĝo sin limigas nek al la grandaj urboj, nek al la meza aŭ riĉa klaso. Tiujn lastajn monatojn, en multaj vilaĝoj de la lando, inter kiuj Marivan, Kamiaran kaj Boukan, ĉiuj en la irana Kurdistano, viroj frakasis siajn armilojn aŭ bruligis kaĝojn por esprimi sian ĉasrezignon, kiu endanĝerigas maloftajn speciojn.

« KATASTROFOJ KAJ ERARAJ POLITIKOJ »

Kiel ekspliki ke la zorgoj pri medioj enradikiĝas en lando kie la loĝantaro estas konfrontata al malfacila ekonomia ĉiutagaĵo?

« La ekologiaj problemoj kaj la netaŭgaj politikaj respondoj fariĝis tiel frapaj kaj gravaj ke multaj homoj komencis konsciiĝi pri ili », eksplikas Ali, loĝanto de Tehrano 40-jaraĝa, kiu regule partoprenas ekologiismajn manifestaciojn.

Dum la prezidentecaj jaroj de Mahmud Ahmadineĵad (2005-2013), pluraj gravaj atencoj al medio profunde skuis la publikan opinion. La lago Urmia (nord-okcidento) tute malaperis. La laguno Anzali (nordo) estis parte malsekigita kaj, hodiaŭ, ĝi ampleksas duonon el ties origina mezuro, same kiel la lago de Pasiŝan en Kazerun (sud-oriente) », bedaŭras la famkonata ekologiisto Esmail Kahrom, kiu imputas tiujn « katastrofojn » al la « eraraj politikoj » de la ultrakonservativa eks-ŝtatĉefo.

Dum ties prezidenteco, Mahmud Ahmadineĵad persekutis la NRO-jn, reduktante ilian nombron de 800 ĝis malpli ol 400.

Lia posteulo, la modera prezidento Hasan Rohani, elektita en junio 2013, ŝajnas pli aŭskultema pri la ekologiistoj kaj aktivuloj kaj lasas al ili pli liberan agadon. Novaj asocioj pri medidefendado tiel estis kreitaj. Kaj ilia nombro senĉese kreskadas.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2014/06/06/des-iraniens-descendent-dans-la-rue-pour-defendre-l-environnement_4433362_3244.html