neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/sud-afriko-malsukceso-de-lasta-renkontigo-inter-protagonistoj-de-la-striko-en-la-platen-sektoro.html

La sud-afrika ministerio pri minaj resursoj ne sukcesis lundon 9an de junio 2014, akordigi la federacion de sindikatoj de la laboristoj de la sektoro de minoj kaj publikaj konstruaĵoj (ACMU) kaj la tri grandajn firmaojn de la platensektoro kiuj estas Lonmin-Plc, Impala Platinum kaj Anglo American Platinum.

La koncernataj firmaoj nun planas sin turni al aliaj opcioj por haltigi la konsekvencojn de striko kiu daŭras de 5 monatoj kaj kiu laŭ ili entute ŝuldis 21 miliardojn da randoj (2 miliardojn da dolaroj).

Novaj intertraktadoj estis lanĉitaj post la formado de nova registaro antaŭnelonge elektita.

Ngoako Ramatholdi, la ministro pri minaj resursoj starigis kriz-komitaton, submetante proponojn al ambaŭ partoj, kun rezulto kiu ŝajnas pli ol duba. « Mi humile petas de la partoj akordiĝi por trovi solvon al tiu situacio. Ni ne povas senfine renkontiĝi. Estas en la intereso de la laboristoj, de la firmaoj de la sektoro, kaj de la sud-afrika ekonomio, ke ni trovu definitivan solvon », sciigis la ministro antaŭ la komenco de la intertraktadoj.

La necerteco do persistas koncerne la krizan elturniĝon, tiom kontraŭstaraj estas la pozicioj. La firmaoj argumentas pri la gravaj faktoraj kostoj, kombinataj kun la malaltiĝo de la mondaj prezoj de plateno, la sindikatoj siaflanke postulas tujan salajran altiĝon.

En la pluraj financaj merkatoj kie la firmaoj estas kvotitaj, la reago de la investistoj estas relative dividita. En la londona borso (London Stock Exchange) kie ili estas kvotitaj, Anglo American Platinum finis la tagon de la lundo 9a de junio en tre malgranda kresko je 0,44%, dum Lonmin siaflanke denove perdis 0,32%.

http://www.agenceecofin.com/platine/1006-20676-afrique-du-sud-echec-d-une-ultime-rencontre-entre-protagonistes-de-la-greve-du-secteur-platine