neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/kanarioj-minacataj-de-la-nafto-esploradoj.html

Kun la slogano « unu sola voĉo kontraŭ la prospektoraĵoj », miloj da personoj manifestaciis ĉi-semajnfine en la arkipelago de Kanarioj, kontraŭ la submaraj naftaj prospektoraĵoj permesitaj de la hispana registaro sed denuncitaj de la ekologiistoj kaj de la surlokaj aŭtoritatoj kiel gravaj minacoj kontraŭ medio.

« Tiuj prospektoraĵoj trafas nian medion. Likado sufiĉus por difekti niajn naturajn riĉaĵojn », ekdiris Rita Lopez, ekologiista aktivulino 29-jaraĝa, kiu defiladis sur la stratoj de Santa Cruz de Tenerife, en amaso da afiŝtabuloj sur kiuj estis desegnitaj mazutplenaj birdoj aŭ nigraj manoj.

« Ni krias senapelacian « ne » al la naftaj prospektoraĵoj kaj la instalado de ekstraktaj platformoj fronte al la insuloj de Lanzarote kaj Fuerteventura, pro iliaj efikoj kontraŭ la marfaŭno kaj la gravega minaco kiujn ili kaŭzas al la medio, la sano kaj la ekonomio de la tuta regiono », eksplikis la organizantoj.

Sabaton, defiladoj okazis en ok insuloj de tiu atlantika arkipelago, paradizo pri turismo kaj de plu sovaĝa naturo.

Dimanĉon, la ŝipo de Greenpeace, Rainbow Warrior, alvenis en Valencio, sur la mediteranea marbordo, por partopreni la mobilizadon kontraŭ la maraj nafto-esploroj, kiuj koncernas multajn hispanajn regionojn.

La 25an de majo, la registaro ekpermesis la projekton prezentitan de la firmao Repsol por lanĉi submarajn esplorojn marvaste de Kanarioj.

Unuiĝintaj, la grandaj ekologiistaj grupoj kiuj aktivas en Hispanio, denuncis tiam « senprecedencan absurdaĵon »

« La sismaj esploroj havas fortan efikon sur la protektata marfaŭno (cetacoj, testudoj) kaj sur la fiŝkaptaj resursoj. Sed ili ankaŭ minacas pri gravaj riskoj de naftoellasiĝoj ligitaj al la boradoj en granda profundeco », skribis WWF, Amigos de la Tierra, Ecologistas en Accion kaj SEO/Birdlife.

La prezidento de Kanarioj, Paulino Rivero, siaflanke denuncis la « malestimon al la kanariaj interesoj, malestimon al la kanariaj institucioj » de la konservativa registaro de Mariano Rajoy. La registaro insistas pri la ekonomiaj devigoj : en OECD, Hispanio estas hodiaŭ la plej dependa lando pri hidrokarbidoj, ĉar 99,9% el ties petrolo estas importataj.

http://nautisme.lefigaro.fr/breves-nautisme/meteo---env.-2/2014-06-09-13-22-36/les-canaries-menacees-par-les-recherches-petrolieres-14248.php