neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/hispanio-ili-ne-volas-novan-regon.html

Miloj da oponantoj al monarĥio manifestaciis sabaton en Madrido. Ili postulas revenon al respubliko, kelkajn tagojn antaŭ la solena politika ĵuro de Felipe.

« Hispanio, morgaŭ, estos republiko », kriis la manifestaciantoj defilantaj en la centro de Madrido, kun amaso da flagoj ruĝaj, or- kaj viol- koloraj, la koloroj de la dua hispana respubliko, proklamita en aprilo 1931 kaj forbalaita en 1939 de la frankista diktaturo, post tri jaroj da interna milito.

Ekde la 2a de junio vespere, kelkajn horojn post la anonco fare de Juan Carlos, 76-jaraĝa, pri sia decido abdiki, respublika ondo invadis la landon.

Sabaton, dekoj da maldekstraj politikaj partioj kaj civitanaj organizaĵoj alvokis al novaj manifestacioj, postulantaj « tujan referendumon » pri la estonteco de monarĥio kaj starigon de tria respubliko.

« Ŝtatĉefoj per balotado, ne per heredo », « Burbonoj, al voĉdonado », « Neniam plu da reĝoj », anoncis la afiŝtabuloj en la homamaso. « Ni venas ĉar ni ne plu volas monarĥion en Hispanio », resumas Maria Cabrera, juna masaĝistino 28-jaraĝa, veninte manifestacii kun du amilkoj.

Felipe, ĝis tiam domaĝita de populareca malkresko

La reĝo utilas al nenio. Ĉion, kion li faras estas elspezi monon », ŝi diras elvokante la juĝan skandalon en kiu Cristina, fratino de Felipe, estas kulpigita pro fiska fraŭdo.

« La homoj ne plu eltenas korupadon, ili deziras libere elekti sian Ŝtatĉefon. Ĉu tio ne estas pli demokratia ? », aldondiras ŝia amiko Juan, 29-jaraĝa, dungito en sekurfirmao.

Anoncante sian abdikon, Juan Carlos deziris « renovigon » de la monarĥio sub la influo de « nova generacio ». Li lasas al sia filo, ĝis nun domaĝita de la populareca malkresko kiu frapas lian patron, la pezan taskon redoni legitimecon al la Krono. La estonta reĝo Felipe VI-a solene ĵuros, verŝajne la 19an de junio, antaŭ la Parlamento.

http://www.lessentiel.lu/fr/news/europe/story/24538972