neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/brazilo-metroa-striko-kolizioj-kun-la-polico-en-san-paulo.html

Kolizioj eksplodis vendredon matene en centra stacio de la metroo en San-Paŭlo inter strikantoj kaj policistoj kiuj ekuzis plorigajn gasojn kaj klabojn por disigi ilin, en la dua striktago de la metroaj dungitoj.

« Je la 7a horo, la stacio Ana Rosa, unu el la plej centraj, estis fermita kaj multaj uzantoj provis eniri ĝin.

« Okazis kolizioj inter strikantoj kaj metrouzantoj kaj la polico devis interveni » disigante ilin per plorigaj gasoj, deklaris polica porparolanto.

« Tio estis strikantoj kaj polico, kolizioj okazis kaj mi ekkuris », asertis siaflanke Rosana Pereira, kiu laboras en eta informbusoficejo.

La televido Globo-news montris bildojn de policistoj armitaj per klaboj kaj gasoj. La stacio fermiĝis pro sekureco. Rosana Pereira longege vicumas, ekstere de la stacio, por provi trafi buson. « Du horojn estis bezonataj al mi anstataŭ 40 minutojn por alveni ; Mi ne scias kiom da tempo estos bezonata », ŝi bedaŭras. Laŭ TV Globo, grupoj da strikantoj moviĝas por malhelpi la nestrikantajn dungitojn labori.

La striko de metroaj dungitoj en San-Paŭlo, paralizis vendredon por la dua tago la brazilan urbegon kie okazos la inaŭgura matĉo de la Mondpokalo post malpli ol unu semajno. La metroo de San-Paŭlo konsistigas la ĉefan alireblon por atingi la stadionon Arena Corinthians (kromnomita Itaquerao) en tiu urbo je 20 milionoj da loĝantoj, kaj transportas ĉiutage 4,5 milionojn da uzantoj.

Rekorda trafikŝtopo je 226 kilometroj, supera al la antaŭtaga (209 kilometroj), unu el la plej gravaj en la urba historio, blokadis la ĉirkaŭaĵojn de la ekonomia ĉefurbo. La situacio pligraviĝis pro la forta pluvo kiu falis sur la urbon. La strikantoj ne konsentas pri salajraj altiĝoj je 8,7% proponataj de la direkcio kaj volas almenaŭ 12,2%. Je la komenco, ili postulis 16,5%.

http://www.leparisien.fr/sports/football/coupe-du-monde/bresil-greve-du-metro-heurts-avec-la-police-a-sao-paulo-06-06-2014-3902607.php