neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/jemeno-60-afrikaj-migrantoj-dronas-malproksime-de-la-marbordoj.html

Tio estas la « plej mortiga » ŝippereo de la jaro malproksime de la jemenaj marbordoj. Laŭ la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR), 60 migrantoj kaj du Jemenaj membroj de la ŝipanaro dronis la 31an de majo, dum ili provis atingi Jemenon tra Ruĝa maro kaj Adena golfo.

UNHCR plu serĉas informojn pri la cirkonstancoj de tiu tragedio, kiu sekvas aliajn ŝippereojn en la regiono en januaro, marto kaj aprilo. La afrikaj migrantoj, ĉefe Etiopianoj kaj Somalianoj fuĝantaj malriĉecon kaj perfortojn en sia lando, eniras kutime en sud-Jemenon per ŝipo antaŭ ol pluigi sian iradon direkte al la sauda landlimo.

500.000 MIGRANTOJ EN KVIN JAROJ

Entute, almenaŭ 121 personoj provantaj atingi Jemenon perŝipe pereis de la jarkomenco. Jam en marto, 42 afrikaj kaŝmigrantoj dronis.

Dum la kvar unuaj monatoj de la jaro, ĉirkaŭ 16.500 rifuĝintoj kaj migrantoj atingis Jemenon kontraŭ 35.000 en la sama periodo en 2013, indikis S° Edwards. Dum la kvin lastaj jaroj, pli ol 50.000 personoj, ĉefe Somalianoj, Etiopianoj kaj Eritreanoj atingis Jemenon tra Adena golfo kaj Ruĝa maro, enŝipiĝante sur troŝarĝita ŝipo. La ŝakristoj ĵetas kelkafoje la pasaĝerojn en la maron kiam ili timas esti kaptitaj de la aŭtoritatoj.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2014/06/06/yemen-60-migrants-africains-se-noient-au-large-des-cotes_4433459_3218.html