neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/irlando-800-kadavroj-de-beboj-malkovritaj-en-la-kloako-de-eks-monahinejo.html

Ĉirkaŭ 800 kadavroj de “eksteredziĝaj” beboj estis malkovritaj en la kloako de irlanda eks-monaĥinejo en Tuaim (okcidente), pli ol 50 jarojn post la fermo de la establaĵo estrita de la Sisters of Bon Secours de 1925 ĝis 1961. Ĉi-epoke, la junulinoj eksteredziĝe gravediĝintaj venis tien akuŝi, forlasante siajn bebojn je la zorgo de la monaĥinoj, raportas The Washington Post, mardon.

La eksteredziĝaj beboj “konfiditaj” al la monaĥinoj

En la ĉi-epoke ultra-katolika Irlando, kiam junulino gravediĝis ekster la sanktaj ligiloj de edziĝo, ŝi estis sendita en monaĥinejon por naski sian idon en la plej granda diskreteco, antaŭ ol konfidi ĝin al la monaĥinoj.

Beboj grave neglektitaj

Historiaj dokumentoj tamen demonstris ke la beboj estis grave neglektitaj : ili apenaŭ estis nutritaj kaj ricevis nur la bazajn medicinajn zorgojn. Tiuj, kiuj trafis morbilon, ftizon aŭ pulminflamon estis forlasitaj je sia propra sorto. Nur tiuj, kiuj plu ĝuis bonan sanon havis bonŝancon esti adoptitaj aŭ venditaj al riĉaj seninfanaj paroj.

Enketo komencos

La virinoj kiuj akuŝis en la establaĵo de Tuaim – kromnomata The Home – intencas deklari la malaperon de sia ido en la celo komenci enketon, indikas la brita ĵurnalo The Daily Mail. La irlanda Katolika eklezio anoncis ke ĝi konstruigos memormonumenton surhavantan la nomojn de la 800 infanoj sur la loko de la eks-monaĥinejo, precizigis The Independant.

http://www.rtl.be/info/monde/europe/1097310/800-cadavres-de-bebes-decouverts-dans-la-fosse-septique-d-un-ancien-couvent-irlandais