neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/argentino-teramikoj-interpelacias-la-firmaon-total-pri-skistogaso.html

Teramikoj denuncis mardon la mediajn kaj sociajn efikojn ligitajn al la skistogaso en Argentino, nova eldorado de la petrolaj multnaciaj firmaoj, aparte interpelaciante la francan grupon Total.

La NRO, akompanata de du argentinaj reprezentantoj, intencas interalie peti informojn dum la ĝenerala asembleo de akciuloj, vendredon en Parizo.

Neniu limigo ŝajne kontraŭstaras ĝian ambicion ĉar la kompanio eĉ komencis bori en natura areo protektata, denuncas la NRO, kiu prezentas raporton pri impetego al skisto-gaso kaj -oleo en Argentina Patagonio kaj filmon.

Laŭ la Internacia agentejo pri energio, Argentino ŝajne enhavas unu el la plej grandaj rezervejoj en la mondo de skisto-gaso kaj –oleo. La nacia kompanio YPF jam boris dekojn da petrol-ŝaktoj sur la plataĵo Vaca Muerta, plej riĉa regiono, kaj multaj petrol-kompanioj vicumas : la Germanio Wintershall (filio de BASF), la Usona Chevron kaj la Ĉino-Argentino Bridas jam anoncis pli ol 5 miliardojn da dolaroj da investadoj en tiu regiono.

Total, grava rolanto en Argentino kie ĝi ĉeestas de 1978 kaj mastrumas hodiaŭ 30% el la gas-produktado, posedas siaflanke 11 permesilojn, laŭ Teramikoj.

La petrol-kompanioj rapidege antaŭeniras sen konsultado de la surloka loĝantaro, substrekas Diego di Risio de la Observatorio Petrolero Sur, unu el la argentinaj reprezentantoj ĉeestantaj ĉi-semajne en Parizo, menciita en komunikaĵo.

La firmaoj agadas en plena nepuniteco ĉar neniu kontrolo ekzistas en la nomo de la naciaj kaj provincaj registaroj. Tute male, ili solene akceptis ilin, li aldonas, citante la pli longan daŭron de koncesioj aŭ la nesubmetiĝon al impostoj.

http://www.romandie.com/news/Les-Amis-de-la-Terre-interpellent-Total-sur-le-gaz-de-schiste-en/477029.rom