neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/barato-malpermeso-de-la-bataloj-de-kokoj-hundoj-toreado-kaj-virbovaj-vetkuroj.html

Dum en Francio la bataloj de kokoj plu estas permesataj, la barata Ĉefkortumo ĵus malpermesis la batalojn de kokoj kaj hundoj, krom malpermeso de virbovoj en ĉiaj konkuroj, jen en la virbovaj vetkuroj jen en toreadoj, inkluzive dum la fama jarfestivalo Jallikattu kie miloj da viroj ĉasas virbovojn.

Tamen kontraŭleĝaj, bataloj de kokoj plu okazas en Andra-Pradeŝo, Karnatako, Keralao, Maharaŝtro, en Panĝabio kaj Tamilnado, kaj bataloj de hundoj plu okazas en Harjano aŭ en Panĝabio. La bestaj bataloj, jen hundoj jen kokoj, aŭ ia ajn aliaj bestoj, estas kruelaj kaj sangaj agadoj. Uzadi bestojn por interbatali, ofte ĝis morto, ne plu estas eltenebla en nia mondo.

http://www.vegactu.com/actualite/linde-interdit-le-combat-de-coqs-de-chiens-les-corridas-et-les-courses-de-taureaux-15916/