neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/francio-kalezo-migrantoj-elpelitaj-fare-de-la-polico.html

La evakuado fare de la polico de la migradkampoj, kie loĝas ĉirkaŭ 650 personoj de antaŭ pluraj semajnoj, komencis pasintan merkredon iom antaŭ la 8a horo, konstatis ĵurnalisto de AFP.

Sub pluva kaj griza ĉielo, multaj migrantoj kiuj plu estis sub tendoj aŭ improvizitaj kovrotukoj, forlasis mem siajn ŝirmilojn kiam ili ekvidis la policistojn, sub la huoj de la asociaj aktivuloj.

En trankvilo kaj sub kameraoj de ĵurnalistoj, la policistoj, kelkafoje akompanataj de interpretisto, inspektis la tendojn unu post la alia evakuante la maloftajn personojn plu ĉeestantajn.

Pluraj dekoj da personoj, inter kiuj migrantoj, ĵurnalistoj kaj aktivuloj estis jam kolektiĝintaj laŭlonge de la vojo, malproksime de la plej granda kampo, alinomata kampo de la Sirianoj, kiu kolektas ankaŭ multajn afganojn kaj entute ĉirkaŭ 400 personojn el ĉiuj nacioj.

« La homoj streĉas kaj serĉas la lokon kie ili sentas sin en pli granda sekureco », eksplikis Cécile Bossy, de la misio Tutmondaj kuracistoj en Kalezo.

Tiu evakuado celas interalie malaperigi skabian epidemion kiu tuŝas la migrantojn de pluraj semajnoj.

La traktado kontraŭ skabio komencis mardon vespere dum la manĝa disdono de la asocio Salam. « Tio estis maskerado », asertis Cécile Bossy, kiu aparte denuncis foreston de malinfektado de la vestaĵoj.

« Ili ne proponis duŝojn kiuj estis supozataj je ilia dispono dum la evakuado », ŝi aldonis, bedaŭrante operacion « tute ne profesian »

Inter 800 kaj 850 migrantoj ĉeestas nun en la kaleza regiono, inter kiuj 600 ĝis 650 nur en la kaleza haveno, kiuj plimulte deziras atingi Brition. Ilia nombro duobliĝis en la daŭro de kelkaj semajnoj.

Tiu malmuntado, - kiu koncernas la kampon alinomatan « de la Sirianoj », situanta ĉe la enirejo de Kaleza haveno, la alinomata « de la Afrikanoj », situanta sur la Ĝirondia kajo, rande de kanalo, kaj la kampo situanta placo Henri Barbusse, - verŝajne estos « akompanata de helpo kaj protektado por la plej vundeblaj migrantoj », laŭ la prefekto de Kaleza Markolo, Denis Robin.

http://www.tendanceouest.com/national-2607-des-camps-de-migrants-evacues-par-la-police-a-calais.html