neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/turkio-perforta-polica-subpremo-okaze-de-la-unua-datreveno-de-gezi.html

Dekoj da vunditoj, pli ol cent arestadoj… La Ĉefministro Erdoğan avertis ke li ne toleros kolektiĝon okaze de la unua datreveno de la komenco de la manifestacioj de Gezi. 25.000 policistoj kaj 50 akvokanonoj estis deplojitaj sabaton nur en Istambulo.

« Vi ne povos iri tien, kien vi estis pasintjare. La polico ricevis instrukciojn kaj aplikos ilin », avertis la Ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan komence de la tago.

Post-tagmeze, la parko Gezi, kiu estis la kerno de manifestacioj pasintan jaron, estis ĉirkaŭbarita de la policistoj, dum grupetoj de protestantoj organizis sid-manifeston kontraŭ la ĉefa eniro de la parko.

En Istambulo, sed ankaŭ interalie en Ankaro kaj Andano, la policistoj perforte disigis vespere la milojn da manifestaciantoj, kolektiĝintaj aparte apud la piediranta strato Istiklal, ne malproksime de la placo Taksim.

Ankaŭ civilvestitaj viroj armitaj per klaboj partoprenis la subpremon sur la stratoj de Istambulo, starigante multajn demandojn pri ilia deveno kaj la leĝeco de tiuj kromuloj, tial ke la policistoj devige surhavas videblajn matrikulojn.

Se la memorfesto antaŭvidita en la parko por elvoki la komencon de la « eventoj de Gezi » la 31an de majo 2013 ne okazis, kelkaj manifestaciantoj tamen povis marki la daton en kelkaj kvartaloj de Istambulo per kaserolaj koncertoj, piroteknikaĵoj, ellaso de kolomboj aŭ maldormado kun kandeloj.

Trankvilo revenis malfrue en la nokto en Istambulo, sed aliaj manifestacioj eble okazos ĝis la 15a de junio, dato kiam dekoj da miloj da policistoj « malplenigis » la parkon Gezi kaj elpelis la manifestaciantojn pasintan jaron.

http://balkans.courriers.info/article25005.html