neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/pakistano-graveda-virino-stonumita-gismorte.html

Ĉar ŝi edziniĝis pro amo, Farzana, 25-jaraĝa, estis ĝismorte frapita per brikoj fare de membroj de propra familio.

Pakistanino graveda je tri monatoj estis ŝtonumita ĝismorte mardon, en la centro de granda urbo de la lando, de membroj de propra familio kiuj kontraŭstaris ŝian edziniĝon kun la amata viro.

Farzana Iqbal, 25-jaraĝa, edziniĝis antaŭnelonge pro amo kaj tiel defiis sian familion en lando kie trudedziĝo plu estas kutima.

Kolera, ŝia familio plendis pro « kidnapo » kontraŭ la viro. Farzana Iqbal prezentiĝis mardon ĉe la Kortumo de Lahoro (oriento) kie ŝi devis « diri al la juĝisto ke ŝi edziniĝis laŭ sia elekto », informis ŝia advokato Rao Mohammad Kharal.

Sed la juna Farzana ne povis atesti, ĉar trideko da membroj de ŝia familio atakis ŝin ekde ŝia alveno antaŭ la tribunalo situanta en la centro de tiu urbego je pli ol dek milionoj da loĝantoj, laŭ la polico.

En 2013, 1.000 virinoj mortigitaj ĉar ili « malhonoris » sian familion

« Ŝia frato komencis pafi al ŝi per pafilo, sed maltrafis sian celon », deklaris altranga respondeculo de la polico de Lahoro, Rana Akhtar.

« Farzana fuĝis, sed falis alteren. Membroj de ŝia propra familio tiam ĉirkaŭis ŝin kaj frapis ŝin ĝismorte per brikoj », li aldonis.

Ĉe peto de la malfeliĉa edzo, kies Farzana estis dua edzino, la polico de Lahoro deponis akuzojn kontraŭ membroj de la familio de la junulino, precizigis Mohammad Mushtaq, alia polica respondeculo.

En Pakistano, preskaŭ 1.000 virinoj aŭ adoleskantinoj estis mortigitaj pasintan jaron ĉar ili « malhonoris » sian familion, laŭ la Nacia komisiono de homaj rajtoj, kiu denuncas la « nepunitecon » pri kiu ĝuas la farintoj de tiuj murdoj.

http://www.bfmtv.com/international/pakistan-une-femme-enceinte-lapidee-a-mort-782503.html