neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/hispanio-kvartalo-de-barcelono-ribelas-post-evakuado-de-domokupado.html

Novaj incidentoj okazis merkredon 28an de majo en Barcelono, por tria sinsekva vespero, post evakuado de konstruaĵo okupata de dek sep jaroj en la populara kvartalo de Sants.

Ĉirkaŭ 2.000 personoj venis merkredon vespere el pluraj kvartaloj de la urbo por manifestacii ĉirkaŭ la okupata domo kaj soci-kultura centro « Can Vies ». La policistoj sturmis kiam la manifestaciantoj provis transpasi kordonon. Tiam grupoj disiĝis, incendiante rubujojn, rompante montrofenestrojn kaj ĵetante ŝtonojn kaj botelojn al la policistoj.

Apartenante al TBM, firmao kiu mastrumadas la publikajn transportojn de Barcelono, la konstruaĵo Can Vies estis okupata de 1997 fare de grupoj el radikala maldekstro.

Ĝi transformiĝis jaron post jaro al socia centro tre populara en la kataluna ĉefurbo, kie organiziĝis koncertoj, filmprojekcioj, debatoj aŭ atelieroj pri formado.

En 2006, la proprietulo decidis reakiri ĝin por detruo en la celo rearanĝi la urban pejzaĝon, en tiu sektoro kie trapasas metroaj linioj kaj rapidegaj trajnoj, situanta ne malproksime de la stacidomo de Sants, la plej grava de Barcelono. La kvartalo estas animata de solida socia kaj asocia reto.

Post monatoj de intertraktadoj inter la urbodomo, TMB kaj la okupantoj de la konstruaĵo, tribunalo fiksis la daton de evakuado de la okupantoj de Can Vies en lundo. La detruado de la konstruaĵo komenciĝis tuj poste.

« Atako kontraŭ modelo »

Lundon, poste mardon, incidentoj eksplodis en la manifestacioj, kondukitaj de loĝantoj de Sants al kiuj kuniĝis grupoj de junuloj. En la nokto de mardo ĝis merkredo, kelkaj manifestaciantoj ekflamigis ŝovelmaŝinon kiu laboris de lundo al detruado de la konstruaĵo, dum nova nokto da alfrontiĝoj inter defendantoj de la centro, loĝantoj de la kvartalo kaj la regiona kataluna polico.

Ok personoj entute estis arestitaj lundon kaj mardon. « Tio estas atako kontraŭ modelo de alispeca kvartalo », bedaŭris merkredon reprezentanto de Can Vies, Pau Guerra.

« Sants estas kvartalo tre batalema kaj la asocia reto ĉiam estis tie tre intensa. Dum 17 jaroj, la centro Can Vies prefekte integriĝis al tiu asocia reto ».

« Perforto en tiu urbo estas absolute netolerebla », asertis siaflanke la konservativula urbestro de Barcelono, Xavier Trias, vigle kritikataj de la domokupantoj.

http://www.lemonde.fr/europeennes-2014/article/2014/05/29/barcelone-s-embrase-contre-l-evacuation-d-un-squat-emblematique_4428341_4350146.html