neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/peruo-la-lukto-de-anda-kamparanino-kontrau-multnacia-minfirmao.html

Ŝi estas simbolo de rezistado kontraŭ tio, kio estus unu el la plej grandaj subĉielaj minoj en Latin-Ameriko. De 2011, Máxima Acuña luktas sur la supro de Nord-Andoj en Peruo, en la regiono Kaŝamarko, por malhelpi instaladon de la firmao Yanacocha. Tiu-ĉi, plimulte posedita de la usona firmao Newmont Mining, provis multfoje elpeli Máxima Acuña-n el ŝia bieno, situanta proksime de la tiom dezirataj rezervejoj de oro.

Sed la kamparanino kaj ties familio pli kaj pli suferas pri la forta premo de la firmao kaj de la peruaj policistoj je ĝia dispono.

« Ili ŝtelis miajn ŝafojn, la policistoj frapis min kaj membrojn de mia familio. Ili minacis nin je morto per telefono », rakontas Máxima Acuña. Kun sia granda blanka kutima ĉapelo de Kaŝamarko kaj apud sia filino, Máxima Acuña komencis vojaĝon en Eŭropo por renkonti NRO-jn, eŭropajn instituciojn kaj politikulojn.

Ĉie, ŝi rakontas sian aferon, kelkafoje kun larmoj en la okuloj. « Kiel multaj virinoj kiuj luktas kontraŭ la minindustrioj, Máxima suferas pri posttraŭmataj streĉoj. Tio kaŭzas apetitan malkreskon, kapdolorojn, depresion », eksplikas Glevys Rondon, membro de la londona NRO Latin America Mining Monitoring Programme (LAMP), kiu akompanas ŝin en tiu rondvizitado.

Malordigita vivo


Kiam Máxima Acuña kaj ties edzo akiris siajn terojn, en 1994, ili tute ne imagis ke sia vivo estos tiel malordigita. « Ni ne plu povas libere moviĝi, ŝi eksplikas. Se mi forlasas mian domon, mi dubas ĉu mi povos reiri tien. Mi ne plu povas labori kiel antaŭe, kultivi miajn terojn kaj vendi miajn teksaĵojn en la foiro. Ni ne plu havas monon por pagi la luprezon de mia filino kiu studas en Cajamarca (la provinca ĉefurbo) ».

Respondecas pri tio la projekto Conga, kiu planas ekspluati 3.000 hektarojn da teroj en la celo ekstrakti eksterordinarajn stokojn de oro kaj kupro, per dinamitoj kaj cianido.

Sed por komenci la ekspluatadon, Newmont Mining devas antaŭe starigi sekurecan areon, ĉirkaŭ la minejo. Malbonŝance por Máxima Acuña kaj ties familio : ili vivas ene de tiu areo.

« Ili petis nian foriron rakontas Máxima. Ni rifuzis. La polico agresis nin. Sed nia plendo ĉe tribunalo ne havis sekvaĵon. » La justico fine kondamnis la familion je kvar jaroj da malliberejo kaj grava monpuno, antaŭ nuligo de tiu decido de alia tribunalo. « La perua justico ne protektas la popolojn, sed la multnaciajn firmaojn », opinias Máxima Acuña kiu aldonas : « Kiam ni estas konvokitaj ĉe tribunalo, ni ekscias tion nur unu tagon antaŭe, tiamaniere ke ni ne povas defendi nin konvene. »

Kelkaj vilaĝanoj en la ĉirkaŭaĵoj, organizitaj en memdefendaj komitatoj, subtenas la familion. Sed multaj ne aŭdacas sin montri solidaraj. « La firmao donis laboron al kelkaj, kaj monon », rakontas Máxima. « Ili timas pro la polica premado », aldonas Glevys Rondon.

Dank’al la batalo de Máxima Acuña kaj la mobilizado de miloj da Cajamarquinos de post 2012, la projekto Conga ĝis tiam malrapidas. Sed ĝis kiam ? La investado de la firmao (5 miliardoj da dolaroj) estas je alteco de la esperataj profitoj. « Per tiu batalo, ni nin sentas kelkafoje lacegaj, malsanaj, tre malfortaj, konkludas Isidora, la filino de Máxima Acuña. Sed kie ni vivos se ni estos elpelitaj ? kie ni laboros ? Ni ne povas forlasi la lukton. »

http://multinationales.org/Maxima-Chaupe-le-combat-d-une