neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/francio-fralib-la-salajruloj-akiras-20-milionojn-da-euroj-de-la-multnacia-firmao-unilever.html

Foto : uzino okupata

La konflikto inter la salajruloj de la firmao Fralib finiĝis. La multnacia firmao konsentis pagi 20 milionojn da eŭroj por projekto de kooperativo.

76 laboristoj de la uzino Fralib de Gémenos (Bouches-du-Rhône), kiuj batalas de tri jaroj kaj duono kontraŭ Unilever, venkis.

Delokigo de aktivaĵoj

Tiuj salajruloj fabrikis la teojn Lipton kaj la infuzaĵojn Eléphant, centjara marko kreita en Marsejlo, antaŭ ol Unilever delokigas la produktadon en Pollando.

De septembro 2012, la laboristoj okupis la uzinon por malhelpi delokigon de la maŝinoj. Ili ankaŭ batalis en la jura kampo, akirante interalie nuligon de tri sinsekvaj planoj pri reorganizado.

« Simbola venko »

La akordo kiu ĵus estis aranĝita antaŭvidas interalie pagon de 20 milionoj da eŭroj favore al la « Fralib » por komenco de kooperativa kaj partoprena firmao Scop, kiu ebligos al la 76 salajruloj daŭrigi sian laboron.

Laŭ la direkcio, la subskribo de tiu akordo « starigas finon al ĉiuj kontestoj kaj kurantaj proceduroj inter ambaŭ flankoj ».

« Tio estas simbola venko kiu redonas esperon al ĉiuj, kiuj batalas por sia dungado », reagis Thierry Pettavino, la federala sekretario de la KĜL de Bouches-du-Rhône.

http://www.ouest-france.fr/fralib-les-salaries-obtiennent-20-millions-deuros-dunilever-2574793