neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/tutmondo-la-dividendoj-kreskis-je-31-de-post-2013.html

Nova rekordo estis atingita en la unua jarkvarono 2014. La dividendoj pagitaj de la plej grandaj tutmondaj firmaoj favore al siaj akciuloj kreskis je 31% kompare kun la sama periodo dum la unua jarkvarono 2014 de tiuj grandaj firmaoj, laŭ raporto de la invest-firmao Henderson Global Investors, kiu analizas 3.000 grandajn borskvotitajn firmaojn el la mondo.

Parto el tiu kresko estas ligita al la escepta dividendo – 26 miliardoj da dolaroj ! – pagitaj de la brita firmao Vodafone. La sektoro pri telekomunikado estas ĉekape kun 39 pagitaj miliardoj, antaŭ la farmaciaj firmaoj (30 miliardoj) kaj la banka kaj financa sektoro kun 28 miliardoj da dividendoj)

La kresko en tiu jarkomenco estis grava en Usono, kun 95 miliardoj da dolaroj da distribuitaj dividendoj, t.e +25% kompare kun la unua jarkvarono 2013. en Eŭropo (krom Unuiĝinta Reĝlando) 34,5 miliardoj da dolaroj estis pagitaj, el kiuj duono de la firmaoj Roche, Novartis et Siemens. T.e kreskado de 8,9%. Sed en Eŭropo, ĉio okazas en la dua jarkvarono, kun la disdono de preskaŭ duono el la dividendoj. « 2014 anonciĝas de nun kiel rekorda jaro rilate al pago de akciuloj », anoncas la ĵurnalo le Figaro.

La tutjaraj dividendoj pagitaj de la borskvotitaj firmaoj superis 1.000 miliardojn da dolaroj en la mondo, por la unuafojo en 2013, laŭ tiu indico. 300 miliardoj pli ol 2009. t.e kreskado de pli ol 43% en 5 jaroj. La financa sektoro pagis kvaronon el tiu sumo, t.e 218 miliardojn. Post la krizo de 2008, la dividendoj spertas novajn fulmkreskojn, tute sen rilato kun la pago de la laboro kaj kreskad-procento en la mondo. Jam inter 1999 kaj 2005, la dividendoj ekkreskis je 35% en Francio fare de la firmaoj CAC 40, dum la investoj malkreskis je 35%. En Francio, la registaro tamen antaŭvidas malpezigi la impostojn kaj sociajn kontribuojn de la firmaoj ĝis 30 miliardoj da eŭroj.

http://www.bastamag.net/Les-dividendes-ont-augmente-de-31