neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/europo-balotrezulto-de-la-franca-nacia-fronto-oleo-ekflamigis.html

« Sismo », « tertremo » : la eŭropa gazetaro estas unuanime por emfazi la ŝokon okazigitan de la rezulto de la Nacia Fronto en Francio. La frontpaĝistoj mencias la respondecon de la tradiciaj partioj kaj atentas pri la prezidenta balotado de 2017.

Pli kaj pli ĵetante, dum semajnoj, oleon sur la eŭroskeptikaj braĝoj, la « oleo ekflamiĝis », titolas en Germanio Süddeutsche Zeitung. La Munkena ĵurnalo substrekas ke la alta sindetena procento [57%] pezegis en la rezultoj. Tamen « inter kiuj, kiuj voĉdonis, unu voĉdonanto en kvar balotis favore al ekstremdekstro. Marine Le Pen sukcesis sian « sisteman rompon ». Ŝi plilarĝigis la francan dupolusan sistemon al tripartia sistemo », analizas la ĵurnalo.

Sama konstato en Italio kie Corriere della Sera opinias ke « la triumfo de la Nacia Fronto, unua partio de la lando (…) ne mezuriĝas laŭ esprimaj voĉoj, sed laŭ la katastrofaj konsekvencoj kiun ĝi efikos sur la francan politikan kadron, de nun ĉerande de implodo (…). La franca malsano estas profunda ; hodiaŭ, ĝi ŝajnas neinversigebla kaj infektadas la eŭropajn ekvilibrojn. (…) La rezulto de la Nacia Fronto estas historia ŝanĝo en la politika sistemo de la lando. (…) Sismo kiu flankenigas maldekstron kaj nuligas la manovran kapablecon de la franca prezidento François Hollande, kies nemoviĝemo estas verŝajne la ĉefa kaŭzo de la nigra ondo. »

En Torino, ambaŭ lastaj prezidentoj estas fingromontritaj : « Unue, la katastrofa prezidenteco de Sarkozy, poste la tre elreviĝanta – ĝis nun – periodo de Hollande, malfermis la vojon al S-ino Le Pen, skribas La Stampa. Estas malfacile batali siajn trosimpligajn sloganojn kaj eĉ nerealismajn (kiu povas pensi, hodiaŭ, refermi la landlimojn por la varoj, personoj kaj kapitaloj ?), ĉefe kun ducifera senlabora procento. Sed estas certe ke, ekde hodiaŭ, nenio estos kiel antaŭe, nek por la dekstraj kaj maldekstraj kutimaj partioj, nek por la Nacia Fronto ».

Skuata lando

En Londono, Financial Times jam atente observas la prezidentan balotadon de 2017 : « La amplekso de ŝia sukceso helpos S-ino Le Pen en ties ultima celo kiu estas fari de la Nacia Fronto la trian politikan forton en Francio. Tiu sukceso konstituas veran minacon por ambaŭ tradiciaj partioj okaze de la prezidenta balotado de 2017. Ĝis nun, ili alportis neniun koheran respondon. »

The Guardian konstatas ke « eĉ la deklaritaj oponantoj agnoskis : tio estas historia venko. Aŭ, kiel koncize resumis la ministro pri internaj aferoj, Laurent Fabius, « estas venkinto, kaj multaj perdintoj ». La Londona ĵurnalo substrekas la strategion de la Nacia Fronto kiu « ripetas de jaroj kiel mantro dum ĉiu balotado, ke ĝi fariĝis grava politika forto en la franca politika scenaro. Sed post la senprecedenca venko en la municipa balotado pasintan monaton kun ekkontrolo de preskaŭ dekduo da urboj, tio plu fariĝis nerealigebla deziro el pasinteco ».

En ties liberartikolo, Boris Johnson, skribas pri antaŭa propono de la eks-prezidento Sarkozy. Konstatante ke « eŭroskeptismo disvolviĝas ĉefe en Francio », Johnson rememoras ke la eks-prezidento alvokis interrompon de Schengen kaj redonon de duono el la kompetentoj al la Ŝtat-nacioj. Unufoje en sia politika kariero, il povus esti aplaŭdita ĉe konferenco de konservativuloj.

Estas tempo por Francio, Germanio kaj la aliaj aŭskulti S° Sarkozy, kaj agnoski ke li pravas », li skribas en la Daily Telegraph.

En Hispanio, detalon rimarkis La Vanguardia : « La Nacia Fronto rapidege elmontris la afiŝojn : « unua partio de Francio ».

http://www.courrierinternational.com/revue-de-presse/2014/05/26/score-du-fn-l-huile-a-pris-feu