neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/brazilo-miloj-da-sendomuloj-manifestacias-kontrau-la-mondpokalo.html

Pluraj miloj da membroj de la Movado de Sendomaj Laboristoj (MSL) manifestaciis kontraŭ la manko de loĝejoj kaj la elspezoj por la futbala Mondpokalo.

En São Paulo, en Brazilo, miloj da sendomuloj manifestaciis kontraŭ la futbala Mondpokalo.

La manifestaciantoj estis 15.000 laŭ la milit-polico, kaj pli ol 30.000 laŭ la organizantoj.

« Ni estas ĉi-tie kontraŭ la Pokalo. Kontraŭ la egaj elspezoj favore al la Mondpokalo dum ni havas nek loĝejon, nek sanon, nek kion ajn », deklaris komence de la manifestacio Luiz Giovani, membro de MSL.

La defilado, punktita per flagrubandoj petantaj pli bonajn vivkondiĉojn kaj publikajn servojn, okazis pace. Multaj afiŝtabuloj ankaŭ kritikis : « FIFA rehejmeniĝu », « La Mondpokalo ne okazu »…

Striko de la busŝoforoj

Tiu manifestacio sekvas strikon de busŝoforoj okazintan de mardo al merkredo kiu tuŝis pli ol milionon da uzantoj.

Tiu striko koincidis kun 24-hora striko de la civila polico taskita pri krim-enketoj.

La brazila urbego, kiu nombras 20 milionojn da loĝantoj inkluzivante antaŭurbon, gastigos la inaŭguran matĉon de la Mondpokalo la 12an de junio. La konkurado finiĝos la 13an de julio.

La pasintaj semajnoj estis markitaj en la tuta lando per strikoj de policistoj, instruistoj, busŝoforoj kaj bankaj sekuragentoj.

En São Paulo, la metroaj dungitoj kunsidos venontan semajnon por decidi pri eventuala striko kiu povos tuŝi milionojn da uzantoj.

http://www.tdg.ch/monde/ameriques/milliers-sansabri-manifestent-mondia