neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/ekvadoro-permeso-al-petrol-ekspluatado-en-la-rezervejo-jasunio.html

http://neniammilitointerni.over-blog.com/ekvadoro-la-lando-rezignas-doma%C4%9Di-la-ekologian-rezervejon-yasuni

La aŭtoritatoj de Ekvadoro koncedis ĵaŭdon la median permesilon utilan al petrol-ekspluatado en la fama natura rezervejo Jasunio en Amazonio, projekto kontestita de pluraj NROj kaj indiĝenaj asocioj.

« La permesilo estis subskribita la 23an de majo por disvolviĝo kaj produktado » en tiuj naftokampoj, anoncis la ministro pri Medio, Lorena Tapia, en la publika televido Gama TV.

La registara koncedo ebligos ekstrakton de nafto en tiu parko, kiu koncentras 20% el la naciaj naftaj rezervejoj, t.e 920 milionojn da bareletoj (1 bareleto≈159 litroj). La unua nafto-bareleto de tiu nova ekspluatejo ŝajne estos produktita antaŭ fine de marto 2016, de la publika konzerno Petroamazonas, precizigis la ministrejo pri Medio en komunikaĵo.

La oponantoj al tiu ekspluatado, kiuj postulas popularan konsultadon, denuncas la efikon sur poluado de tiu parko, enlistigita kiel biosfera rezervejo, kaj sur la komunumoj kiuj vivas tie en memvola izoliteco.

Komence de majo, la asocio Yasunidos deponis peticion en la celo akiri organizadon de referendumo, agado permesata de la leĝo kiam subskriboj de pli ol 5% el la elektantaro estas kolektitaj. Sed tiu peto estis forĵetita de la balotada tribunalo, kiu malvalidigis parton de la subskriboj.

Tiu disputita petrola projekto estis defendata de pasintjare de la prezidento Rafael Correa, post la malsukceso de internacia monpeto por eviti ĝin.

« Ni ne povas fari pli ol tio, kion ni faris. Ni rajtas vendi nian petrolon », antaŭnelonge reasertis la Ŝtatestro.

En oktobro, la Ekvadora kongreso voĉdonis favore al tiu ekspluatado kies profitoj estos oficiale uzataj por lukti kontraŭ malriĉeco, kiu tuŝas pli ol unu kvinonon el la loĝantaro de tiu lando kiu sumas ĉirkaŭ 16 milionojn da loĝantoj.

http://www.sciencesetavenir.fr/nature-environnement/20140522.AFP7860/equateur-feu-vert-a-l-exploitation-petroliere-de-la-reserve-de-yasuni.html