neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/pakistano-mondpokalo-2014-laboristoj-pagataj-po-74-euroj-monate-fabrikas-la-oficialan-pilkon.html

Pakistano anstataŭis Ĉinion kiel liveranton de la Mondpokala pilko.

« Brazuca », vendata 130 eŭroj, estas fabrikata de laboristoj pagataj… po 74 eŭroj monate !

Pakistana firmao akiris la fabrikadkontrakton de « Brazuca », la Mondpokala pilko. Origine, devis fabriki ĝin Ĉinio sed pro la malpli altaj kostoj praktikataj en Pakistano, Adidas ŝanĝis la liveranton.

Ĉe la enirejo de la pakistana uzino, oni povas legi la sekvantan afiŝtabulon, laŭ Bloomberg : « Ni ne dungas la homojn malpli ol 15-jaraĝajn ».

Tamen, plejparte el la laboristoj de la uzino ricevas minimuman monatan salajron je 100.000 rupioj (ĉirkaŭ 74€), malpli ol la prezo de la pilko kiu estos vendita en komerco je 130€.

Pli ol 3.000 pilkoj « Brazuca » estos uzitaj dum la Mondpokalo 2014.

http://www.ouest-france.fr/mondial-2014-des-ouvriers-payes-74eu/mois-fabriquent-le-ballon-officiel-2558472