neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/tutmondo-la-dek-plej-mirindaj-specioj-malkovritaj-en-2013.html

La malfrua malkovro de « kloŝet-feina mimarido » en Kostariko estas pli pardonebla : kun 250 mikrometroj, ĝi estas unu el plej malgrandegaj konataj insektoj.oj havis neniun konon pri la ekzistado de mikroboj kapablaj postvivi en la « propraj ĉambroj » steriligitaj kie estas kunmetitaj la kosmoveturiloj en Florido kaj Gviano. preterpasis alian gravan malkovron : la drako-arbon de Tajlando kun kremkoloraj floroj oranĝkolore striitaj, kiu povas atingi 12 metrojn alte. La homoj vivantaj en la regiono konis ĝin, sed ne la sciencistoj.e specioj malaperas, aliaj estas malkovritaj ĉiujare. Stranga besto jen kato jen ursido kun grandaj okuloj vivanta en Andaj arbaroj kaj senokula serpento vivanta en mallumo je pli ol 900 metroj subtere en Kroatio tiel figuras inter la dek plej mirindaj novaj specioj malkovritaj en 2013, listo ellaborita ĉiujare de post 2008 kaj publikigita okaze de la naskiĝa datreveno, la 23an de majo, de Karolo Lineo (1707/1778), la sveda botanikisto konsiderata kiel fondisto de la moderna taksonomio.

Preskaŭ 18.000 specioj estis identigitaj en 2013, aldoniĝante al la du milionoj jam konataj. La sciencistoj taksas je dek milionoj la nombron da specioj ne ankoraŭ registritaj, timante ke ili estingiĝu antaŭ ties malkovro. La listo de la dek ĉefaj malkovroj estas starigita de internacia komitato de taksonomiistoj kaj aliaj spertuloj, kunigitaj de la State University of New York College of Environmental Science and Forestry (SUNY-ESF)

Same kiel la antaŭaj, la listo de 2013 elmontras ke gravaj specioj restis preskaŭ nekonataj de la sciencistoj. Ekzemple, la olingeto, dukilograma kat-urso vivanta en la arbaroj de Kolombio kaj Ekvadoro. Temas pri la unua karnomanĝa mamulo malkovrita okcidente de la Grenviĉa Meridiano de tridek kvin jaroj.

La sciencistoj longtempe preterpasis alian gravan malkovron : la drako-arbon de Tajlando kun kremkoloraj floroj oranĝkolore striitaj, kiu povas atingi 12 metrojn alte. La homoj vivantaj en la regiono konis ĝin, sed ne la sciencistoj.

Kelkaj specioj el la listo estis nekonataj de ĉiuj. Ekzemple la 2,5 centimetra flava maranemono kiu etendas siajn tentaklojn en la glacia akvo de Antarktiko. Ĝi estis malkovrita de submarŝipeto dum esploro de la Ross-glacikampo

Pli alarma, la sciencistoj havis neniun konon pri la ekzistado de mikroboj kapablaj postvivi en la « propraj ĉambroj » steriligitaj kie estas kunmetitaj la kosmoveturiloj en Florido kaj Gviano.

La malfrua malkovro de « kloŝet-feina mimarido » en Kostariko estas pli pardonebla : kun 250 mikrometroj, ĝi estas unu el plej malgrandegaj konataj insektoj.

www.lemonde.fr/planete/article/2014/05/22/les-dix-nouvelles-especes-decouvertes-en-2013_4423449_3244.html#xtor=RSS-3