neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/turkio-du-mortintoj-kaj-pluraj-vunditoj-dum-manifestacio.html

Istambulo estis kampo de perfortaj alfrontiĝoj inter policistoj kaj manifestaciantoj. Du personoj mortis kaj naŭ estis vunditaj.

Du personoj estis mortigitaj kaj naŭ vunditaj dum perfortaj alfrontiĝoj ĵaŭdon vespere inter kontraŭregistaraj manifestaciantoj kaj la polico en la populara kvartalo Okmejdani en Istambulo.

Unu el la viktimoj, 30-jaraĝa, patro de infano, partoprenis funebraĵon de proksimulo kiam la polico ekuzis plorigajn gasojn, kaŭĉukajn kuglojn kaj armilojn je veraj kugloj.

Sinteno de la registaro denuncita

La manifestaciantoj kolektiĝis dummatene en la kvartalo Okmejdani, orienta flanko de Istambulo. Ili kondamnas la sintenon de la registaro, akuzata pri neglektemo, en la mina akcidento okazinta en Soma kiu mortigis 301 ministojn.

neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/turkio-mina-akcidento-la-bilanco-atingas-282-mortintojn.html

De post la akcidento en Soma, plej mortiga industria katastrofo de la lando, la registaro de la Partio por Justeco kaj Disvolviĝo (PJD) kaj la dungisto, Soma Kömür Isletmeleri, estas akuzata de parto de la loĝantaro kaj frontartikolistoj pri neglektemo en la sekurkondiĉoj de la karbominejo.

http://www.rts.ch/info/monde/5870614-un-mort-et-plusieurs-blesses-lors-d-une-manifestation-en-turquie.html

Foto:http://www.la-croix.com/Actualite/Monde/Deux-morts-lors-de-nouvelles-manifestations-en-Turquie-2013-06-04-968507