neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/brazilo-stratarta-verko-ilustras-la-koleron-kontrau-mondpokalo.html

Brazila murpentraĵo fariĝas simbolo de la malsimpla rilato de Brazilo kun la futbala turniro kiun ĝi akceptas.

Infano kiu ploras ĉetable, kun en ties telero nenio por manĝi krom futbala pilko. Tiu murpentraĵo aperis la 10an de majo sur la muroj de lernejo en São Paulo, raportas The Independent. Kaj de tiam, la verko de la stratartisto Paulo Ito estis dividita pli ol 50.000 fojojn nur en Fejsbuko.

De pasinta junio, la urbo São Paulo estas loko de multaj manifestacioj kontraŭ la elspezoj de la registaro por la Mondpokalo. La kosto de la organizado ĵus atingis 11 miliardojn da dolaroj, sumo kiu povus esti dediĉita al la Brazilanoj, asertas la manifestaciantoj. En la usona eldono de Slate, Paulo Ito klarigas la popularecon de sia verko : « La homoj opinias ke la mono ne estas taŭge uzata, kaj la bildo esprimas tion ».

« La laceco de la brazilanoj fronte al la malsukcesoj de sia socio akriĝis pro la Mondpokalo kaj transformiĝis al perfortaj alfrontiĝoj kun polico dum la manifestacioj de São Paulo », eksplikas The Independent. Nur en São Paulo, urbo kiu akceptos la malferman matĉon, 246 milionoj da dolaroj estos elspezitaj por konstrui vojojn dum, laŭ la usona eldono de Al Jazeera, almenaŭ unu miliono da loĝejoj mankas en la Ŝtato.

« La vero estas ke en Brazilo, ekzistas tiom da maljustecoj, ke estas malfacile scii per kio komenci », deklaras Paulo Ito al Slate. Kaj la artisto konkludas : « Mi ne volas esprimi ke nenio estas farita por lukti kontraŭ malriĉeco, sed ni bezonas montri al la mondo ke la situacio ne ankoraŭ estas solvita ».

http://www.courrierinternational.com/article/2014/05/21/une-oeuvre-de-street-art-qui-illustre-la-colere-contre-le-mondial