neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/japanio-fuksimo-la-malinfektado-de-akvo-tute-haltigita.html

Foto: Likado estis detektita sub tiuj rezervujoj de la nuklea centralo Fukuŝimo. | AP

La malinfekta sistemo de akvo ALPS en la akcidentita centralo de Fukuŝimo estas tute haltigita de mardo 20a de majo matene, post haltigo de la tria linio de traktado.

La aranĝo, kiu utilas por elimini sesdekon da radionuklidoj el la akvoj kiuj estis uzitaj por malvarmigi la reaktorojn, konsistas el tri paralelaj linioj de malinfektado.

Ambaŭ unuaj (A kaj B) ĉesis funkcii antaŭ kelkaj tagoj. La tria (nomita C) haltis komence de la mateno pro difektado de ties rendimento.

La kaŭzoj de ĉiuj tiuj problemoj plu estas nekonataj kaj neklarigitaj de la kompanio Tokyo Electric Power (Tepco) kiu gvidas la operaciojn. La sistemo ALPS estas supozata funkcii de pluraj monatoj sed ĝi fakte spertis diversajn problemojn.

RISKOJ DE INFEKTADO

Tiu instalaĵo disvolvita kun la japana grupo Toŝiba estas tamen prezentata kiel ŝlosil-rimedo por solvi la problemon de infektita akvo kiu superabundas en la akcidentita centralo Fukuŝimo-Dajĉi, parte detruita de la cunamo de la 11a de marto 2011.

Pli ol 400.000 kubaj metroj da infektita akvo estas nun stokitaj en pli ol mil gigantaj rezervujoj haste muntitaj en la atomenergia komplekso. Tepko plu instaligas po kvardekon da ili ĉiumonate provante sekvi la daŭrantan fluadon de infektata likvaĵo elvenanta de subtero de la konstruejo, kaj de la konstanta akvumado de la detruitaj reaktoroj.

Tiu problemo de akvo estas la plej malfacila kiu nun mastrumas la kompanio kaj unu el tiuj, kiuj plej maltrankviligas la internacian komunumon pro la riskoj de poluado en la proksima Pacifiko.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2014/05/20/fukushima-la-decontamination-de-l-eau-entierement-stoppee_4421684_3244.html