neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/tutmondo-17an-de-majo-batala-tago-kontrau-homofobio-kaj-transfobio-video.html

Hodiaŭ, kiel ĉiu 17an de majo de antaŭ preskaŭ dek jaroj, ni memorfestas la internacian tagon de batalo kontraŭ homofobio kaj transfobio. Oftege, gejoj, lesbaninoj, ambaŭsekemuloj, transgenruloj kaj interseksuloj (GLATI) estas diskriminaciitaj, viktimoj de perfortoj kaj persekutitaj pro tio, kio ili estas, aŭ kio estas tiuj, kiujn ili amas.

En 76 landoj, samseksemo estas konsiderata kiel kontraŭleĝa. Kelkafoje punata, kaj eĉ mortokondamnita kiel tio plu ekzistas en 5 landoj. Tiuj persekutoj estas neelteneblaj.

Fronte al la malamegaj krimoj, fronte al antaŭnelonga alpreno de represiaj leĝaroj kontraŭ la personoj GLATI, gravas memorigi ke nenio, neniam, ni povas klarigi, legitimi aŭ pravigi malobservadojn de homrajtoj kiuj estas universalaj kaj ligitaj al ĉiu homo, kia ajn estu ties seksorientiĝo aŭ genro-identeco.

(…)

La perfortoj pri kiuj estas viktimoj la personoj GLATI ofte kaŭzas diskriminaciojn en prevento kaj aliro al zorgoj, kontraŭa al la internacia juro de homaj rajtoj. Tiaj situacioj kontraŭas la efikon de nia kolektiva agado je la servo de tutmonda sano.

Dum la temo elektita por tiu tago estas libereco al esprimo kaj informo, necesas ankaŭ gratuli la agadon de la defendantoj de homaj rajtoj kiuj ĉiutage batalas, kelkafoje en risko de morto, por ke la fundamentaj rajtoj de la personoj GLATI estu agnoskitaj kaj respektataj.

(…)

http://www.huffingtonpost.fr/patrizianna-sparacinothiellay/lutte-contre-lhomophobie_b_5337633.html?utm_hp_ref=france