neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/sudano-mortokondamno-de-graveda-virino-pro-sia-religio.html

La decido de sudana tribunalo kondamni kristanan Sudaninon fine de gravedeco al morto pro « apostateco » kaj skurĝado pro « adulto » estas abomeninda.

Meriam Jehja Ibrahim, graveda je ok monatoj, estas nun malliberigita kun sia 20-monata filo. La verdikto estis efektivigita ĵaŭdon 15an de majo, matene, post ŝia rifuzo malagnoski sian religion.

Malliberulino pro opinio

Amnesty International konsideras Meriam kiel malliberulino pro opinio, deklarita kiel kulpa nur pro siaj konvinkoj kaj religia identeco. Ni alvokas tujan kaj senkondiĉan liberigon. Rajto al libereco pri penso, konscienco kaj religio, kiuj implicas la rajton havi konvinkojn, estas tre vasta : ĝi entenas liberecon pri opinio laŭ ĉiuj temoj, pri persona konvinko kaj pri alpreno de religio aŭ kredo.

Mortopuno en Sudano

Almenaŭ 21 ekzekutoj okazis en Sudano en 2013. Dudek naŭ mortokondamnoj estis menciitaj, sed oni taksas la veran nombron al pli ol cent. La sudanaj aŭtoritatoj plu uzadas mortopunon por subpremi la aktivecojn de la opoziciuloj, veraj aŭ supozataj, de politikaj grupoj da opoziciuloj.

Peticio :
http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Violences/Peine-de-mort/Actions/Liberez-Meriam-Yehya-Ibrahim-jeune-soudanaise-condamnee-mort-en-raison-de-sa-religion-11710?utm_source=twitter&utm_medium=reseaux-sociaux

Foto : Manifestacio subtene al ĵurnalistino kondamnita je 40 vipfrapoj ĉar ŝi surhavis pantalonon, la 4an de aŭgusto 2009 en Ĥartumo - ASHRAF SHAZLY AFP