neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/usono-tutmondo-striko-de-dungitoj-en-rapidmangejoj-kiuj-denuncas-mizerajn-salajrojn.html

neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/tutmondo-mobilizado-por-decaj-salajroj-en-rapidmangejoj.html

La dungintoj de rapidmanĝejaj ĉenfirmaoj en dekoj da grandaj usonaj urboj organizis unutagan strikon ĵaŭdon postulante salajrajn altiĝojn. Ili asertas ke ili ne plu povas nutradi siajn familiojn per tio, kion ili perlaboras.

Centoj da dungitoj manifestaciis antaŭ McDonald, Wendy, kaj Domino Pizza petante minimumajn salajrojn po 15 dolaroj hore. La laboristoj postulas ankaŭ rajton al sindikatiĝo.

Ilia movado estis solidarece sekvata en pluraj eŭropaj ĉefurboj, de dungitoj de la eŭropa sektoro de rapidmanĝejo, eĉ se la salajroj pagataj en Eŭropo estas ĝenerale pli altaj ol en Usono.

La prezidento Barack Obama deziras plialtigi la federalan minimuman salajron, fiksita po 7,25 dolaroj hore, por pasigi ĝin al 10 dolaroj.

Multaj firmaoj kaj konservativaj parlamentanoj en la Kongreso kontraŭstaras tiun projekton, pro la fakto, interalie, ke tiu aranĝo kaŭzus kreskon de senlaboreco. Tamen, la 1an de majo, la registaro de Kebekio, en Kanado, decidis altiĝon de la minimuma salajro, fiksita po 10,35 Kanadaj salajroj – t.e ĉirkaŭ 9 usonaj dolaroj.

http://www.lavoixdelamerique.com/content/etats-unis-gr%C3%A8ve-des-employ%C3%A9s-de-la-restauration-rapide-qui-d%C3%A9noncent-des-salaires-de-mis%C3%A8re/1915737.html