neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/belgio-preskau-250-arestadoj-en-bruselo-dum-manifestacio-kontrau-la-transatlantika-traktato.html

Foto:PATRICK KOVARIK / AFP

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/5c13ef57c1ea581469083eae78e9ffead21b53ca

Preskaŭ 250 manifestaciantoj inter kiuj tri ekologiistaj elektitoj, estis arestitaj en Bruselo dum kolektiĝo kontraŭ la transatlantika akordo nun intertrakta inter Eŭropa Unio kaj Usono, indikis la organizantoj de la manifestacio.

« Okazis 249 arestadoj », deklaris Sebastian Franco, porparolanto de Alianciĝo D19-20, kiu kolektas asociojn de terkultivistoj, senlaboruloj, sindikatanoj kaj artistoj, maltrankvilaj pro la risko de « socia, ekologia kaj nutrada katastrofo » kaŭzita laŭ ili de tiu traktato, TTIP, nun intertraktata de Bruselo kaj Vaŝintono.

La polico konfirmis la ĉeeston de belgaj deputitoj inter la personoj arestitaj kaj indikis ke ili estis liberigitaj ekde kiam siaj identecoj estis konataj.

« Estas bedaŭrinde ke la elektitoj estis en kontraŭleĝa situacio », opiniis la porparolanto de la polico, Christian de Coninck, pravigante la polican intervenon per la fakto ke la manifestaciantoj provis, kvankam ili ne havis permeson, atingi la proksimecon de kunveno kie devis interalie esprimiĝi la eŭropa komisaro por Komerco, Karel De Gucht antaŭ asembleo de aferistoj.

Dorse mankatenitaj per plastaj ligiloj, antaŭ ol esti translokitaj per busoj en policaj lokoj, la manifestaciantoj ŝajne estos baldaŭ liberigitaj, aldonis S° de Coninck.

La preskaŭ mil manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis komence de mateno proksime de la Justica palaco de Bruselo, planis « ĉirkaŭi » laŭ grupetoj Egmont Palaco-n, prestiĝan konstruaĵon apartenantan al la belga ŝtato kie okazas kunveno de l'European Business Summit.

La policistoj uzadis akvokanonojn por malhelpi ilin, antaŭ ol procedi arestadojn.

La belga ekologia organizaĵo « Ekolo » sendis surloken dekkvinon da komisiitoj kaj aktivuloj. Kelkaj el ili estis arestitaj, inter kiuj la tri deputitoj de la brusela regiona parlamento, Anne Herscovici, Ahmed Mouhssin kaj Alain Maron, laŭ ties porparolanto, Franco Meggetto.

Tiuj regionaj deputitoj estis liberigitaj meztage, je la peto de la kunprezidentino de Ekolo, Emily Hoyos, indikis la verda partio.

La policistoj « kondutis kvazaŭ la manifestaciantoj estas teroristoj dum temas pri simplaj civitanoj kaj aktivuloj », denuncis la Ŝtatsekretario pri loĝado de la brusela regiona registaro, la ekologiisto Cristos Doulkeridis.

http://www.lorientlejour.com/article/867398/pres-de-250-interpellations-a-bruxelles-lors-dune-manifestation-contre-le-traite-transatlantique.html