neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/turkio-mina-akcidento-la-bilanco-atingas-282-mortintojn.html

neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/turkio-eksplodo-en-karbominejo-okazigas-pli-ol-200-mortintojn.html

282 ministoj mortis en la minejo en Soma, laŭ nova bilanco de la aŭtoritatoj, ĵaŭdon 15an de majo.

La bilanco estas plu provizora. La mina akcidento en Turkio, unu el la plej mortigaj industriaj katastrofoj de la lando, okazigis 282 mortintojn en Soma, laŭ la aŭtoritatoj, ĵaŭdon 15an de majo.

Tagon antaŭen, la ministro pri energio Taner Yildiz eksplikis ke incendio en la loko malhelpas la sukuradon. « La tempo ne favoras nin », li aldonis.

La Konfederacio de la sindikatoj de la publika funkcio alvokis al striko, ĵaŭdon. « Tiuj, kiuj kadre de privatiga politiko endanĝerigas la vivon de la laboristoj en la nomo de redukto de kostoj kulpas pri la masakro de Soma kaj respondecas pri ĝi », deklaris la konfederacio.

En Ankaro, merkredon, la turka polico pafis plorigajn gasojn kontraŭ centoj da personoj kiuj akuzas la islamo-konservativan reĝimon ke ĝi respondecas pri la mina akcidento. Recep Tayyip Erdoğan, tumultigita sur la katastrofa loko, promesis seriozan enketon pri la akcidento. Mi konsentas ke la esperoj trovi postvivantojn malkreskas. Sed ni daŭros ĝis la fino », precizigis la ministro pri Energio. Gravaj sukuraj rimedoj, dekoj da ambulancoj kaj helikopteroj estis senditaj surloken.

www.francetvinfo.fr/faits-divers/accident/direct-les-espoirs-de-retrouver-des-survivants-s-amenuisent-dans-la-mine-turque_599555.html