neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/israelo-pli-kaj-pli-da-palestinaj-infanoj-en-karcera-izoliteco.html

La nombro da palestinaj infanoj detenitaj en izolitecaj kvartaloj en la israelaj malliberejoj kreskas, denuncas en raporto publikigita lundon 25an de majo la NRO Defendo de infanoj internacia.

« Lokado en izolitecaj kvartaloj de palestinaj infanoj dum pridemandadoj estas pli kaj pli ofta », indikis en komunikaĵo la NRO, elvokante kreskadon je 2% de tiu praktiko de post 2012.

« Temas pri malobservado de la infanaj rajtoj kaj la internacia komunumo devas postuli klarigojn kaj solvojn, deklaris Ajed Abu Eqtaiŝ, reprezentanto de tiu NRO en la Palestinaj teritorioj. Ĝenerale, la infanoj estas detenitaj en izoliteco, jen pro disciplinaj aranĝoj, jen en la celo disigi ilin el la adoltaj malliberuloj. »

700 INFANOJ

En oktobro, kelkajn monatojn post la publikigo de drasta raporto de Unicef (Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj) pri arestado kaj detenado de palestinaj neplenaĝuloj, Israelo anoncis serion de reformoj kaj « alternativaj metodoj » por respondi la indikojn de UN.

Laŭ Unicef, kiu uzas statistikojn de la israela NRO B'tselem, ĉirkaŭ 700 palestinaj infanoj aĝaj je 12 ĝis 17 jaroj, plimulte knaboj, estas ĉiujare arestitaj, pridemanditaj kaj detenitaj de armeo, polico aŭ israelaj agentoj de sekureco. Plimulte el ili estas akuzitaj pri ŝtonĵetoj.

www.lemonde.fr/proche-orient/article/2014/05/12/israel-de-plus-en-plus-d-enfants-palestiniens-places-en-isolement-carceral_4415657_3218.html

Unicef-raporto en la angla :
logo

http://www.unicef.org/oPt/UNICEF_oPt_Children_in_Israeli_Military_Detention_Observations_and_Recommendations_-_6_March_2013.pdf