neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/sauda-arabio-blogisto-riskas-mortopunon-pro-atenco-al-islamo.html

La fondinto de « Sauda liberala reto », Raëf Badaŭi, estis kondamnita merkredon al dek jaroj da malliberejo kaj mil vipfrapoj pro « atenco al islamo », anoncis la prezidantino de tiu reto, Suad Ŝammari.

Raëf Badaŭi, arestita en junio 2012, estis ankaŭ kondamnita al pago de monpuno je unu miliono da rialoj (ĉirkaŭ 270.000 dolaroj). Poste en julio 2013 unugrada tribunalo kondamnis lin al sep jaroj da malliberejo kaj 600 vipfrapoj, laŭ Suad Ŝammari kiu kvalitigis la sentencon kiel « maljustegan » kaj certigis ke li estas « malliberulo pro opinio », precizigis la aktivulino.

La aŭtoritatoj fermis la retpaĝaron kiun li animis kaj kiu, laŭ S-ino Ŝammari « kritikis la religian policon, la lernolibrojn kaj kelkajn agmanierojn, fatvojn kaj ulemojn » kiuj laŭ ŝi atencas esencon de islamo ».

Sed la aktivulino certigis ke la retpaĝaro plu funkcias ĉe alia servilo.

La aktiveco de la Sauda liberala reto estas nur virtuala en la reĝlando. Ĝi provis en majo 2011 organizi konferencon en Ĝido sed devis rezigni sub la premo de la religia establaĵo.

Sauda Arabio aplikas ultra-rigorecan version de Islamo kaj la islama establaĵo estas ekstreme potenca. La religia polico, kritikata de la liberala parto de la loĝantaro, kontrolas respekton de la islama moralo.

Dum la pasintaj monatoj, la reĝlando, absoluta monarkio, drastigis la represion kontraŭ opoziciuloj kaj aktivuloj pri homaj rajtoj.

S-ino Ŝammari substrekis ke « la religiuloj, sed ne la registaro », plendis kontraŭ Raëf Badaŭi.

En aprilo, , Ualid Abulkhejr, eminenta aktivulo pri homaj rajtoj juĝita pro insultoj al aŭtoritatoj, estis arestita.

Fine de marto, tri personoj estis arestitaj ĉar ili enretigis en YouTube videojn postulantajn plibonigon de ilia vivnivelo kaj kritikantajn « koruptadon ».

En decembro, la organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj, Human Rights Watch (HRW) petis Saudan arabion ĉesigi « timigon » de la aktivuloj kaj provizi sin per skribita punkodo taŭga kun la homrajtaj normoj.

www.huffpostmaghreb.com/2014/05/07/arabie-saoudite-10-ans-de-prison-1000-coups-de-fouet_n_5282214.html