neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/cinio-projekto-de-forbruligilo-estigas-perfortajojn.html

Foto : homoj preterpaŝas antaŭ damaĝita policveturilo post la manifestacioj de la 10a de majo kontraŭ la projekto de forbruligilo en Hangĝoŭo.

La ĉinaj aŭtoritatoj cedas pri projekto de ruboforbruligilo oriente de la lando. Tagon post manifestacio kiu okazigis dekojn da vunditoj, la urbo Hangĝoŭo promesas interrompon de la konstruado se la loĝantoj plu opozicias al ĝi.

Okazos konsultado pri disputita projekto de forbruligilo. Tion promesas la loka registaro de Juhang, en la antaŭurbo de la grandega urbo Hangĝoŭo. La loĝantoj estas petitaj liveri sian opinion antaŭ la efektiva lanĉo de la projekto. Okaze de rifuzo, ĝi estos forlasita, anoncas la aŭtoritatoj kiuj petas haltigon de la manifestacioj post la hieraŭaj tumultoj, sabaton 10an de majo.

Miloj da najbaroj atakis la policistojn kiuj provis disigi ilin. La alfrontiĝoj okazigis kvardekon da vunditoj ambaŭflanke.

La plej granda forbruligilo en Azio

La najbaroj fakte timas ke tiu forbruligilo malutilos al medio kaj do al ilia sano. Fininstalita, ĝi estos la plej granda forbruligilo en Azio, kaj kapablos en ties unua fazo bruligi 3.000 tunojn da rubaĵoj el la urbo Hangĝoŭo.

Sed la ĉinoj ne pretas oferi sian sanon, kaj la manifestacioj kontraŭ la poluantaj projektoj multobliĝas. Pasintmonate, la loĝantoj de Maoming, sude de Ĉinio, kontraŭstaris konstruadon de kemia uzino. Sed, ĉi-okaze, la aŭtoritatoj ne cedis.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20140511-chine-environnement-hangzhou-yuhang-incinerateur/