neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/tutmondo-mobilizado-por-decaj-salajroj-en-rapidmangejoj.html

La movado de la dungitoj de rapidmanĝejoj en Usono pliampleksiĝos la 15an de majo, per subtenaj agadoj en multaj landoj.

Tio estos la plej granda strikmovado neniam okazinta en la rapidmanĝejoj. Ĵaŭdon 15an de majo, agadoj estas planitaj en trideko da landoj kontraŭ la malstabileco pri kiu suferas la salajruloj de grandaj ĉenoj de rapidmanĝejoj. Temas pli specife pri subteno al la salajruloj en Usono kiuj postulas minimuman salajron po 15 dolaroj hore – t.e duobligo de la nuna averaĝa salajro.

Pluraj tagoj da striko estis jam organizitaj en Usono. La movado ekkomencis en Novjorko fine de 2012 antaŭ ol iompostiome plivastiĝi. Sed ja por la unuafojo ĝi havos tielan amplekson en Usono, kie 150 urboj estos koncernataj ĉi-15an de majo : por la unuafojo dungitoj el aliaj landoj ankaŭ manifestiĝos. Subtenaj agadoj estas planitaj en Argentino kaj Brazilo, en Japanio, en Filipinoj kaj Nov-zelando, Sud-Afriko kaj Maroko… en Eŭropo, dungitoj deziras aŭdigi sin en Londono, Belgio aŭ Danio. Kaj tagon poste, pluraj komercaj ŝildoj strikos en Italio.

La internaciecon de la movado iniciatis UITA, Sindikata Unio de la laboristoj en Nutrado kaj Hotel-restoracio.

Ĝi kolektis de la 5a ĝis la 7a de majo en Novjorko plurajn dekojn da dungitoj de rapidmanĝejoj, venintaj de 26 landoj, por pripensi « internacian reton ». La ĝenerala sekretario de UITA Jon Obwald avertas : « Tio estas nur komenco de senprecedenca internacia movado de la laboristoj de la rapidmanĝejoj, kaj tiu industrio kiu realigas grandajn profitojn devus kalkuli pri tio ».


La mongajnoj de la direktoroj kvinobligitaj en 10 jaroj


La kunteksto favoras la movadon : la kreskanta altiĝo de neegalecoj fariĝas pli kaj pli malfacila por mastrumadi. Se la sektoro de rapidmanĝejo estas unu el tiuj, kiuj generas la plej grandan nombron da laborpostenoj, ĝi estas tiu, kiu suferas pri la plej grandaj mongajnaj neegalecoj, konstatas la Instituto Demos en studaĵo publikigita la 22an de aprilo.

En 2012, la jaraj averaĝaj mongajnoj de la Direktoroj de la ĉefaj ŝildoj de rapidmanĝejoj en Usono (McDonald’s, Wendy’s, Burger King, Taco Bell, KFC, Pizza Hut, Domino’s, Papa John’s... kiuj estas celataj de la protestoj) atingis preskaŭ 24 milionojn da dolaroj. Ili kvinobliĝis de post la jaro 2000. Dum la sama periodo la salajroj de la dungitoj « kreskis » je 0,3%. Konsekvence, la direktoroj de rapidmanĝejoj gajnas 1200-oble pli ol ties bazaj dungitoj – kiuj estas aliparte, je du trionoj, dungitinoj.

En Novjorko, la averaĝa salajro kovras nur unu kvaronon ol tio, kio necesas por « postvivi », insistas la organizaĵo Fast Food Forward.

En raporto publikigita en julio 2013, NELP, usona esplor-organismo pri neegaleco en laboro, ankaŭ menciis ke la sektoro ofertas « kvazaŭ neniun perspektivon de promocio » : nur 2,2% el la industriaj laborpostenoj en rapidmanĝejoj estas administraciaj, kontraŭ averaĝo je 30% en la tuta nacia ekonomio.

www.lesnouvellesnews.fr/index.php/civilisation-articles-section/3638-mobilisation-mondiale-pour-des-salaires-decents-dans-les-fast-foods