neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/bazilo-video-la-kontrau-mondpokala-himno-kiu-semas-malordon.html

Post la gigantaj manifestacioj de pasinta junio, jen filmeto kiu pruvas ke ĉiuj brazilanoj ne ĝojas pri la Mondpokalo.

La himno nomiĝas « Desculpe, Neymar », el la nomo de Neymar da Silva Santos Júnior, brazila atakanto de FK Barcelono kaj stelulo de la nacia teamo de Brazilo.

Grupo da brazilaj kontestantoj ĉirkaŭ la kantisto Edu Krieger kontraŭstaris la oficialan himnon de la Mondpokalo malkaŝita la 8an de pasinta aprilo. La lasta frazo montras la etoson : « Mi lacas vidi mian popolon ŝrumpi iompostiome en la televidaj elsendoj »…

Alparolante al la « ŝtelistoj kiuj estras nin, kaj denuncante la sumojn elspezitajn por la Mondpokalo 2014 en Brazilo, la kantisto opinias interalie, sin apogante sur ŝokaj bildoj, ke « ni havas belajn grandegajn stadionojn, dum la lernejoj kaj hospitaloj preskaŭ ruiniĝas ».

Tiu filmeto enskibiĝas en la vasta socimovado kiu okazis pasintan junion en Brazilo dum la Federacia pokalo. Centoj da miloj da personoj manifestaciis por kritiki la amasajn publikajn investadojn – 10 milionoj da eŭroj – por la konstruado de la stadiono. Ili postulis plibonigadon en la publikaj servoj, antaŭ ĉio en la sektoroj de edukado kaj sano.

La video de la kontraŭ-himno, enretigita la 31an de marto, estis rigardita preskaŭ 600.000 fojojn. Tio restas tamen rekordo dekoble malsupera – ĝis tiam ! – al la oficiala video.

www.lepoint.fr/sport/football/video-bresil-mondial-2014-le-contre-hymne-qui-fait-desordre-11-04-2014-1812347_1858.php