neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/rumanio-skistogaso-chevron-komencas-la-esploradon.html

Foto: Opoziciuloj al ekspluatado de skistogaso en Pungesti, Rumanio. PHOTO MIRCEA RESTA, ARCHIVES AGENCE FRANCE-PRESSE

La usona giganta firmao Chevron anoncis mardon ke ĝi komencas la eksploradon pri skistogasoj en Pungesti, malgraŭ la opozicio de la ekologiistoj kaj de la loĝantoj de tiu vilaĝo nord-oriente de Rumanio.

« La operacioj pri borado atingos profundecon de ĉirkaŭ 4.000 metroj » indikis Chevron en komunikaĵo.

Dum la ekspluatado, specimenoj da rokoj estos elprenitaj por determini ĉu skistogasoj ĉeestas kaj kiamaniere ekspluati ilin, laŭ sama informfonto.

Ĉia decido pri eventuala ekstraktado de skistogaso estos alprenita nur post du aŭ tri jaroj, indikis la direktoro de Chevron-Rumanio, Tom Holst, komence de aprilo.

La usona firmao certigas ke sia « prioritato estas konduki tiujn operaciojn en sekura kaj respondeca maniero por medio ». Ĝi plurfoje devis interrompi siajn aktivecojn pro manifestacioj de la loĝantoj de Pungesti, simbolo de rezistanco kontraŭ tiu debatita energifonto.

Tiuj-ĉi sin deklaras maltrankvilaj pro la riskoj por medio kaŭzitaj de la tekniko pri ekstraktado de skistogaso nomita « fracking » aŭ « hidraŭlika fendado ».

Permesata en Usono, tiu metodo kiu postulas injektadon en la grundo de altega premo de akvo kaj kemiaj substancoj estis malpermesita en Francio. Chevron planas lanĉon de esplorado pri skistogaso en kvar aliaj vilaĝoj nord-oriente de Rumanio.

http://www.lapresse.ca/environnement/dossiers/gaz-de-schiste/201405/06/01-4763952-gaz-de-schiste-chevron-lance-lexploration-en-roumanie.php