neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/egiptio-la-lando-devas-nuligi-la-mortokondamnojn-amase-deciditajn.html

Pasintan marton, la egiptaj juĝistoj mortokondamnis 528 virojn post proceso je evidenta maljusto, kiu malrespektis jen la internaciajn normojn rilate senpartiecon, jen la egiptan leĝaron.

La 28an de aprilo 2014, sekve al naciaj, internaciaj kritikoj kaj mobilizado de la civitana socio, plimulte el la kondamnoj estis nuligita : la puno de 491 personoj estis mildigita al ĝismorta malliberejo. Tamen 37 personoj plu estas mortokondamnitaj.

Samtage, en alia proceso, 683 akuzitoj estis kondamnitaj al morto. Tiuj personoj estas kondamnitaj pro partopreno al murdaj perfortoj. L'aŭdienco daŭris nur kelkajn horojn kaj finatingis tiujn novajn amasajn kondamnojn.

Subskribu la retpeticion adresitan al la egiptia Ministro pri justico :

Sinjoro Ministro,

Kun stuporo, mi eksciis pri la novaj mortokondamnoj de 683 personoj fare de egiptia tribunalo sekve al dua kolektiva proceso en malpli ol kvin semajnojn.

La unua proceso mortokondamnis 528 personojn. Tio estigis gravan nacian kaj internacian mobilizadon denuncantan proceduron kiu malrespektis samtempe la internaciajn normojn pri senpartieco kaj la egiptian leĝaron. Poste, plimulto el tiuj kondamnoj estis nuligita, la puno de 491 personoj estis mildigita al ĝismorta malliberejo. Tamen, 37 el tiuj akuzitoj plu estas mortokondamnitaj.

Fronte al tiu alarma situacio, mi petas de vi, Sinjoro Ministro, nuligon de ĉiuj mortokondamnoj deciditaj dum tiuj ambaŭ procesoj.

Krome, ĉiuj mortokondamnoj kiuj estus konfirmitaj devas esti mildigitaj, kaj moratorio pri la ekzekutoj starigita en la celo de abolo de tia puno.

Bonvolu akcepti, Sinjoro Ministro, la certigon de mia alta konsidero.

http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Violences/Peine-de-mort/Actions/Egypte-doit-annuler-les-condamnations-mort-prononcees-en-masse-11619