neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/ukrainio-abomeno-denove-starigas.html

Malpli ol tri monatojn post la amasaj krimoj plenumitaj en Kievo sur la placo Majdano, la ukrainia popolo ege suferas pri fanatikaj kaj ekstremismaj ekscesoj de klanoj en ĝismorta interbatalo.

Ĉi-foje en Odeso sude de la lando furioziĝis tiu senbrida kaj krima perforto .

Laŭ informoj kolektitaj de la franca sindikato KĜL el sindikatanoj de Odeso, huliganoj gangrenitaj de la ukrainiaj ultra-naciismaj novnazioj de « Praviy sektor », post interbatalo en urbocentro kontraŭ aliaj huliganoj, partizanoj de federalismo, agresis manifestaciantojn en Kulikovo Polie.

De fine de la pasinta jaro, tiu loko estis okupata de pacaj manifestaciantoj, ĉefe pensiuloj kaj sindikatanoj, kiuj defendas federalan opcion por Ukrainio, kaj ne anekson al Rusio kiel tro rapide asertas amaskomunikiloj. Je alveno de la ekscititoj de Praviy sektor, centoj da ili rifuĝis en la Sindikata domo. Brulboteloj lanĉitaj de la ultra-naciistoj incendiis la konstruaĵon kaj kaŭzis kvardekon da mortintoj kiel menciita en la oficiala bilanco. KĜL transmetas kondolencojn al ĉiuj familioj de viktimoj kiujn eventoj en Ukrainio senĉese kaŭzas.

Eŭropa Unio devas peti senpartiecan enketon kiel eble plej rapide por starigi veron pri la dekoj da viktimoj kiuj sangigas la landon de monatoj. Ĝi ankaŭ devas postuli, konforme kun la deklaracio de Ĝenevo de la 17a de aprilo 2014, senprokrastan malmuntadon kaj malpermeson de la ekstremaj grupoj kiuj teruras la ukrainian loĝantaron kiu nur aspiras al paco kaj trankvileco. Ĝi ankaŭ devas postuli eksigon de la rusaj elementoj enfiltritaj en Orientan Ukrainion. Fine, ĝi devas tuj ĉesigi, kaj ankaŭ Rusia federacio kaj Usono, geopolitikajn ludojn kiuj ostaĝigas 45 milionojn da Ukrainianoj.

http://www.cgt.fr/L-horreur-s-invite-de-nouveau-en.html