neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/urugvajo-la-vendo-de-marihuano-fiksita-po-10-gramoj-semajne.html

Foto: Plantaĵo de Mariĥuano en domo de Montevideo, en aprilo. | AFP/PABLO PORCIUNCULA


La konsumantoj de Mariĥuano povos aĉeti po 10 gramojn semajne en Urugvajo, venditaj malpli ol unu dolaro por unu gramo, anoncis vendredon la aŭtoritatoj. Tiuj-ĉi prezentis la detalojn pri aplikado de la leĝo, ununura en la mondo, kiu reguligas tiun merkaton.

Post enskribiĝo en nacia registro, la uzantoj povos akiri « po 10 gramojn maksimume por unu semajno », deklaris interalie dum gazetara konferenco Diego Canepa, prezidento de la Nacia Buroo de Narkotaĵoj (NBN). La oficialaj dekretoj de aplikado pri tiu leĝo voĉdonita en decembro estos publikigitaj mardon, li aldonis.

La registaro lanĉos alvokon al privata sektoro « en limdato de malpli ol du semajnojn post ekvalido de la dekretoj » por konsenti inter du kaj ses permesiloj pri produktado, laŭ li. La Mariĥuano povos esti kultivata fare de privatuloj por persona uzado aŭ aĉeti en apoteko sed, en tiu okazo, ne antaŭ decembro, kalkulante pri la necesa tempo de rikolto.

La publika prezo estos po 20 ĝis 22 pesoj por unu gramo (ĉirkaŭ 90 cendoj). « Neniu ŝtata subvencio ekzistas », asertis S° Canepa, precizigante ke tiu prezo inkluzivas la produktokostojn, la plivalorojn de la produktistoj kaj de la vendolokoj.

Laŭ Julio Calzada, ĝenerala sekretario de NBN, la tuta volumo konsumata en tiu lando de 3,3 milionoj da loĝantoj « ĉirkaŭas po 18 ĝis 22 tunojn » jare, pro tio « 10 hektaroj da kulturoj sufiĉos por kontentigi la mendadon.

Tiuj precizigoj estis atenditaj de la uzantoj truditaj sin provizi ĝis nun kontraŭleĝe, ĉar nur la konsumado estis permesita.

La devigo aperi en registro povus tamen malpersvadi kelkajn uzantojn eniri la leĝecon.

Urugvajo fariĝis en decembro la unua lando en la mondo voĉdoni leĝon reguligantan la tutan produkto-ĉenon de Mariĥuano sub aŭtoritato de la Ŝtato. La teksto estis ellaborita je iniciativo de la prezidento Jose Mujica, sepdekjaraĝa eks-gerilisto, en la celo batali kontraŭ la narkotaĵa ŝakrado.

http://www.romandie.com/news/La-vente-de-cannabis-fixee-a-10-grammes-par-semaine-en-Uruguay_ROM/474074.rom