neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/nigerio-manifestacioj-por-la-liberigo-de-la-223-liceaninoj-forrabitaj.html

Foto : la eks-ministro pri niĝeria edukado Obiageli Ezekwesilieze (en la centro), kondukas marŝadon por peti pli da streboj por retrovi la dekojn da liceaninoj forrabitaj la 14an de aprilo. | AFP/PHILIP OJISUA

Niĝeriaj virinoj kolektiĝintaj sabaton 3an de majo en Lagoso anoncis daŭron de siaj manifestacioj por provi akiri la liberigon de la 223 liceaninoj plu detenitaj de la armitaj islamistoj de la grupo Boko Haram. La niĝeria polico, kiu frontas la kritikojn de la parencoj de junulinoj forrabitaj indikis vendredon ke el la 276 junulinoj forrabitaj la 14an de aprilo en la dormejo de la lernejo en Ŝiboko, nord-oriente de la lando, nur 53 estis liberigitaj.

« Ni virinoj, pluigos nian movadon. Ni devas pluigi nian mesaĝon kaj la premon sur la militaj kaj politikaj aŭtoritatoj, ke ili faras ĉion eblan por certiĝi ke tiuj junulinoj estos liberigitaj », deklaris unu el la organizantoj de la marŝado en Lagoso, Hadiza Bala Usman. Tiuj virinoj, kies kelkaj estas patrinoj de la junaj malaperintoj, defilados mardon ĝis la oficejoj de la ministro pri defendo kaj de la Stabestro.

« MALMULTE AŬ NENIUJ STREBOJ FARITAJ POR SAVI ILIN »

De post ilia manifestacio antaŭ la Nacia asembleo merkredon en Abuĝo, dekoj da virinoj organizas kvar-horajn ĉiutagajn sid-manifestojn antaŭ la fontano de Unuo en Abuĝo. « Ni opinias ke okazis ĝis nun malmulte aŭ neniuj streboj fare de la militistoj kaj registaro por savi tiujn junulinojn kiuj estis forrabitaj kaj kiuj estas ie en malhelaj arbaroj », opinias Hadiza Bala Usman.

Armitaj viroj, konsiderataj kiel membroj de Boko Haram, atakis liceon nord-oriente de Niĝerio antaŭ preskaŭ tri semajnoj, forrabante la junulinojn en ties dormejoj kaj trudante ilin enkamioniĝi por konduki ilin en ĝangalon, post interpafado kun soldatoj.

http://www.lemonde.fr/afrique/article/2014/05/03/les-meres-des-223-lyceennes-enlevees-au-nigeria-maintiennent-la-pression_4411201_3212.html