neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/turkio-1a-de-majo-sub-la-batoj-de-la-kontrauribela-polico.html

La uzado de plorigaj gasoj kaj akvokanonoj fare de la polico kontraŭ neperfortaj manifestaciantoj en Istambulo ĵaŭdon 1an de majo elmontras kondamnindan volon subpremi liberesprimon kaj pacan kolektiĝon, deklaris Internacia Amnestio.

La kontraŭribela polico ĉirkaŭfermis la centron de Istambulo proksime de la placo Taksim tiamaniere ke neniu manifestacianto povu partopreni agadon al paca protestado kiu devis okazi por la 1a de majo.

« Paca defilado estis interrompita dum matene fare de muro da policistoj kiu blokadis la ĉefan straton kiu interrilatigas Şişli al la placo Taksim, epicentro de la manifestacioj pasintjare pri la afero de la parko Gezi, deklaris Andrew Gardner, specialisto pri Turkio ĉe Internacia Amnestio, kiu spektis la scenon. Plenumante denove la troajn taktikojn kiuj bedaŭrinde fariĝis fabrikmarko de la turkaj aŭtoritatoj fronte al pacaj manifestacioj, la polico uzadis plorigajn gasojn kaj akvokanonojn por disigi la homamason kolektiĝintan surloke.

Ankaŭ laŭ la ekspertoj, « la polico malpermesis aliron al la tuta areo. Kontraŭribela policisto postenigita ĉe la vojbaraĵo opiniis : « sen homoj, neniu problemo ». La guberniestro de Istambulo pravigis la malpermeson de la manifestacio emfazante ke ĝi malordigos trafikon kaj turismon – tiam li ekblokis la aliron al la zono. Tio, kio povus esti bunta manifestacio sur la placo ne povis okazi. Tio estas nova bato kontraŭ esprim- kaj kolektiĝa libereco en Turkio.

Silentigita tradicio

Grandskalaj pacaj memorfestoj okazis dum jaroj sur la placo Taksim okaze de la 1a de majo kun permeso de la turkaj aŭtoritatoj. En 2013, ili malpermesis la defiladojn kaj la polico malhelpis aŭ disigis pacajn manifestaciojn uzante ekscesan forton. Ĉi-jare, 39.000 policistoj kaj 50 akvokanonoj estis deplojitaj post la rifuzo de la aŭtoritatoj pri permeso de la manifestacioj.

Senaverte, la polico uzadis plorigajn gasojn kaj akvokanonojn kontraŭ pluraj miloj da personoj kolektiĝintaj pacmaniere apud la konstruaĵo de la Sindikata Konfederacio de Revoluciaj laboristoj (DİSK) en la kvartalo Şişli. La okazintaĵo pensigis precize pri la troa uzado de forto pri kiu sindikatistoj estis viktimoj en 2008. La Eŭropa kortumo pri homaj rajtoj opiniis, en la afero Disk kaj Kesk kontraŭ Turkio, ke tiuj ekscesoj atencas rajton manifestacii pace.

Arbitracia decido

Kiam la aŭtoritatoj permesis manifestaciojn sur la placo Taksim okaze de la 1a de majo, tiuj-ĉi disvolviĝis pace kaj sen vundoj nek damaĝoj al konstruaĵoj. Kiam la aŭtoritatoj rifuzis kolektiĝojn ĉe tiu dato, la polico uzadis troan forton kontraŭ la manifestaciantoj, okazigante vunditojn kaj estigante fortan malordon tra la urbo. Tiu jaro ne estas escepto.

www.amnesty.ch/fr/pays/europe-asie-centrale/turquie/docs/2014/un-premier-mai-sous-les-coups-de-la-police-antiemeute