neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/algerio-la-malsatstrikantoj-de-lafarge-elpelitaj-de-la-polico.html

La malsatstrikantoj kiuj instaliĝis antaŭ la sidejo de la firmao Lafarge estis perforte elpelitaj de la polico.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/algerio-laboristoj-de-lafarge-malsatstrikas-de-unu-monato.html

Sortobato por la laboristoj de la multnacia firmao Lafarge unu tagon antaŭ la 1a de majo. « La CNS (Nacia korpo de sekureco) ĵus intervenis kun tri ambulancoj por elpeladi perforte la malsatstrikantojn de Lafarge antaŭ la sidejo de la multnacia firmao en Alĝero », substrekas Yacine Zaïd, aktivulo de la Alĝeria ligo pri homaj rajtoj. La mastraro intervenigis do publikan forton por silentigi tiujn strikantajn laboristojn kiuj postulas ties rajtojn.

Tiuj strikantoj decidis du tagojn antaŭe tendumi antaŭ Lafarge por atentigi pri sia grava situacio post 52 tagoj da striko. Necesas memorigi ke tiuj strikantoj estas maldungitaj de la 1a de decembro 2013. Ili komencas sian 52an tagon da malsatstriko.

http://www.lematindz.net/news/14306-urgent-les-grevistes-de-lafarge-evacues-de-force-par-la-police.html?utm_source=dlvr.it&utm_medium=twitter