neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/maja-numero-de-le-monde-diplomatique-en-esperanto.html

La punmaŝino – Serge HALIMI
La eŭropa utopio transformiĝas en punmaŝinon. Sampaŝe kun ties akriĝo instaliĝas sento ke interŝanĝeblaj elitoj profitas el ĉiu krizo por akrigi siajn politikojn de malabundo kaj por trudi sian federan ĥimeron. Tia celo vekas la aliĝon de la kontrolkonsilioj kaj de la redaktejoj. Sed, eĉ se oni aldonas la malmultajn germanajn rentulojn, kelkajn luksemburgajn nompruntantojn kaj la plej multajn francajn socialistojn, oni ne eksterordinare grandigas la popolan bazon de la nuna „eŭropa projekto”. La Unio (...)
http://eo.mondediplo.com/article2066.html

« Islamo kaj kapitalismo », de Maxime Rodinson - Alain GRESH
APERINTA en la jaro 1966, „Islamo kaj kapitalismo”, de la fama orientsciencisto Maxime Rodinson, aŭtoro, interalie, de biografio de la profeto Mahometo, estis ankoraŭ neniam reeldonita. Tiu verko pritraktas problemojn de brulanta aktualeco : kiaj rilatoj ekzistas inter islamo, ekonomia disvolvado kaj kapitalismo en la islama mondo ? Kial tiuj socioj estas „postrestintaj” aŭ „subevoluintaj” ? Ĉu la islamo malhelpas socialajn disponojn, eĉ la socialismon ? Rifuzante la ideon, laŭ kiu ekzistas reguloj (...)
http://eo.mondediplo.com/article2065.html

Ĉio, kion ili proponas al ni, estas fariĝi policanoj ! - Pierre DAUM
UARGLA, malĝoja dezerto. La malnova kinejo Sedrata ne plu montris filmojn de almenaŭ dudek jaroj. Estas neniu teatro, nek spektaklejo, neniu kultura centro, urba biblioteko, nek publika ĝardeno, eĉ ne futbal-stadiono. Neniu trinkejo, eĉ malpurega, kie trinki bieron aŭ malbonan viskion, kiel en Alĝero aŭ Orano. Nur truitaj trotuaroj, malnova ksar (fortikaĵo) ruiniĝanta, kaj senstilaj domoj senfine etendiĝantaj, kun fasadoj kaj tegmentoj kovritaj per parabolaj antenoj. Solaj viv-lokoj, ret-kafejoj estas (...)
http://eo.mondediplo.com/article2062.html

La nacikonservativismo ankriĝas en la hungara socio - Corentin LÉOTARD
Per kontraŭstaro al la Internacia Mon-Fonduso kaj al la eksterlandaj privataj grupoj, la hungara ĉefministro Viktor Orbán certigas al si fortan popularecon antaŭ la elektoj de la 6-a de aprilo. Liaj naciismaj pozicioj montriĝas harmoniaj kun porislama ekstremdekstro. Lia ekonomia malkonformismo miksita kun sociala konservativismo tre utilas al nova generacio de entreprenistoj proksimaj al la potenco. OKAZE DE la memorfestado pri la ribelo de 1956 kontraŭ la Ruĝa Armeo, la 23-an de oktobro 2013 (...)
http://eo.mondediplo.com/article2063.html

En Alĝerio nenio ŝanĝiĝas... krom la socio - Jean-Pierre SÉRÉNI
La senkapableco de la alĝeria ŝtato (vd artikolon de Pierre Daum) naskas latentan malkontenton, kiu kelkfoje rezultigas sangajn alfrontiĝojn, kiel tiuj okazintaj en Ghardaia meze de marto. En tiuj kondiĉoj, la nova kandidatiĝo de s-ro Abdelaziz Bouteflika por la prezidanta elekto okazonta la 17-an de aprilo kaŭzis koleron de loĝantaro, kiu plu nenion atendas de siaj gvidantoj. « FINE DE la somero 2013, panik-vento blovis sur la plej altaj tavoloj de la registaro, konfidas tiama ministro. En kelkaj (...)
http://eo.mondediplo.com/article2058.html

http://eo.mondediplo.com/