neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/kataro-internacia-amnestio-denuncas-ekscesojn-kontrau-la-hejmlaboristinoj.html

Laŭ Internacia Amnestio, la migrantaj hejmlaboristinoj kiuj laboras en Kataro ne sufiĉe estas protektataj okaze de trudlaboro kaj fizikaj kaj seksaj perfortoj.

La migrantaj hejmlaboristinoj kiuj laboras en Kataro estas krude eskpluatataj, denuncas Internacia Amnestio en raporto merkredon.

La organizaĵo bedaŭras ke la kataraj aŭtoritatoj ne protektas tiujn virinojn, viktimoj interalie de trudlaboro kaj fizikaj kaj seksaj perfortoj.

Kataro jam estis kritikataj pro la aĉaj laborkondiĉoj sur la konstruejoj de stadionoj de la Mondpokalo 2022 :

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kataro-sklavisma-la-internacia-sindikata-konfederacio-isk-115344978.html

Fizikaj kaj seksaj perfortoj

Ĉirkaŭ 84.000 migrantaj virinoj, ĉefe devenintaj de Suda kaj Sud-orienta Azio, laboras kiel hejmlaboristinoj en tiu Golfa ŝtato.

Multaj estas trudataj labori dum senfinaj labortagoj, ofte po sep tagoj semajne. Kelkaj suferas pri fizikaj kaj seksaj perfortoj.

La hejmlaboristinoj estas plie submetataj al limiga sistemo de prezentado. Tiu sistemo malhelpas la migrantajn laboristinojn folasi ties postenon aŭ la landon sen permeso de sia dunginto.

http://www.rts.ch/info/monde/5793832-amnesty-denonce-les-abus-contre-les-employees-de-maison-au-qatar.html