neniammilitointerni.over-blog.com/2014/05/grekio-retropuso-ce-la-landlimoj-internacia-amnestio-postulas-punon-de-la-lando.html

Internacia Amnestio petis de la Eŭropa Unio ke ĝi punu Grekion pro la nekapableco de la lando nuligi praktikon kiu konsistas en retropuŝado de la rifuĝintoj kaj migrantoj ĉe siaj landlimoj.

En nova raporto, « Grekio : la landlimo de espero kaj timo », publikigita mardon, la internacia organizaĵo pri Homaj rajtoj krude kondamnis Grekion kiu retropuŝas la personojn kiuj petas azilon, notante ke tio estas en malobservado de la internaciaj devigoj de la lando pri homaj rajtoj.

« La traktado de la rifuĝintoj kaj migrantoj ĉe la landlimoj de Grekio estas bedaŭrindega. Tro ofte, anstataŭ trovi rifuĝon, ili estas akceptitaj kun perforto kaj timigo. En kelkaj okazoj, ili estas malvestitaj, aŭ ŝtelitaj, eĉ minacita per pafilo antaŭ retropuŝo al la turka landlimo » deklaris John Dalhuisen, direktoro en la programo pri kontrolo de Homaj rajtoj por Eŭropo kaj Centra Azio.

« La personoj kiuj efektivigas tiujn retropuŝadojn estas Ŝtataj agentoj. La grekaj aŭtoritatoj estas plene respondecaj pri siaj agadoj. Ili devas malkaŝe agnoski kaj ĉesigi tiun kontraŭleĝan kaj ofte danĝeran praktikon de retropuŝadoj »

La raporto de Internacia Amnestio elmetas interparoladojn realigitajn inter septembro 2012 kaj aprilo 2014, kun 148 migrantoj kaj rifuĝintoj, inter kiuj iom malpli ol duono asertas ke ili estis retropuŝitaj de Grekio al Turkio, kelkfoje en pli ol unu okazo.

Laŭ la raporto, la praktikoj de retropuŝadoj okazas regule laŭlonge de la landlimoj en la regiono Evroso, norde de Grekio, kaj en la insuloj de la Egea maro, Lesbo, Ĥio kaj Samoso.
La internacia organizaĵo lanĉis peticion kaj kolektis pli ol 90.000 subskribojn petantan haltigon de retropuŝadoj kaj elpeladoj. La ministro pri protekto de civitanoj kaj publika ordo Nikos Dendias tamen plu rifuzas renkontiĝi kun Internacia Amnestio, malgraŭ la regulaj petoj de la organizaĵo en tvitero : N. Dendias ĉiam neis la nehumanajn detenkondiĉojn kaj la polican perforton. Pasintan decembron, malkaŝoj de la magazino Hot Doc montris tamen ke la policestro ordonis igi neeltenebla la vivon de la migrantoj.

http://www.okeanews.fr/20140429-refoulements-aux-frontieres-amnesty-international-demande-sanctions-contre-grece#axzz30Sudbvkg