neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/francio-la-1a-de-majo-estas-la-tago-de-ciuj-laboristoj-kaj-do-de-la-sekslaboristoj-6.html

La nova registaro de la ĉefministro Sinjoro Valls jam anoncis plurajn aranĝojn kiuj havos kiel konsekvencoj pli kaj pli malsekurigi la situacion de la laboristoj, kaj krom ili, ĉiuj kiuj estas ekspluatataj laŭ iu ajn maniero.

Dum virinoj, junuloj, GLATI, studentoj, migrantoj kaj sendokumentuloj, estas pli draste tuŝataj de la ekonomia rigoreco, dum nepras haltigi la rigorecajn politikojn, kaj la malengaĝiĝojn de la Ŝtato el siaj misioj de publikaj servoj, la nuraj aranĝoj planitaj celas unu plian fojon malpliigi la mastrajn kotizojn, kaj redukti la sociajn monkompensojn pri kiuj ĝuas la plej malriĉaj.

Dum urĝas ĉesigi ekspluatadon de Sudo fare de Nordo, la nova ĉefministro estas agnoskita elpelanto, kiu fanfaronas pri pli bona laboro, sur la kampo de rekonduko al landlimoj, ol siaj antaŭuloj Sinjoroj Besson aŭ Hortefeux.

Dum ni, sekslaboristoj, ofte estas en jam malfortika situacio, kaj petas rimedojn por lukti kontraŭ malsekureco, tiu registaro nur promesas trudi al ni pli da subpremado, kaj aranĝojn kiuj plu endanĝerigos la personojn kiuj perlaboras sian vivon vendantaj seksajn servojn.

Pri prostituado, la nura kohera plenumenda lukto estas tiu favore al rajtoj de la sekslaboristoj : konsekvenco, la represio de la sekslaboro, subtenata de parto el maldekstruloj kaj kelkaj « feministoj », aperas kiel ilo de la patriarka kaj rasisma kapitalismo.

Fronte al multaj minacoj, kelkaj jam efektivigitaj, ke tiu registaro suferigas al la laboristoj, kaj kiuj favorigas ĉiajn ekspluatantojn, mastrojn kaj prostituistojn, estas hodiaŭ pli ol necese montri unuiĝintan opozicion de la plej ekspluatataj laboristoj. STRASS alvokas al la manifestacio de la 1a de majo, kaj petas rendevuon al la sekslaboristoj kaj ties aliancanoj:

Ĵaŭdon 1a de majo, 14h30 angulo placo Bastilio/strato de la Roquette.

http://www.strass-syndicat.org/2014/04/le-1er-mai-est-la-journee-de-toutes-les-travailleurses-et-donc-des-travailleurses-du-sexe/ChromeHTML/Shell/Open/Command