neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/turkio-1a-de-majo-sur-la-placo-taksim-15-000-policistoj-50-akvokanonoj-la-autoritatoj-preparigas.html

La streĉoj inter opozicio, sindikatoj kaj registaro pri alirpermeso al la placo Taksim por la kolektiĝo de la 1a de majo daŭras, raportas la ĵurnalo Hürriyet Daily News. La polico fakte alprenis drastajn aranĝojn por malhelpi la manifestaciantojn atingi la placon Taksim.

Vojbaraĵo blokados la aliron al la simbola loko de kolektiĝo. Pli ol 15.000 policoficistoj estos mobilizataj sur la areo la tutan tagon. Ili estos helpataj de 50 akvokanonoj, kelkaj venigitaj de la apudaj urboj por la okazo. La aranĝo estos kompletigita per pliaj kontrol-kameraoj instalitaj surloke.

Samtempe, la advokato de la Asocio de la advokataro de Ankaro, Sedat Vural, anoncis ke li submetis la aferon ĉe la konstitucia kortumo por provi nuligi la decidon de la registaro blokadi la placon Taksim la 1an de majo.

Li elvokas la liberecon pri kolektiĝo, baziĝante sur la jurisprudenco de la Eŭropa kortumo de homaj rajtoj kaj sur la artikolo 34 de la Konstitucio de la Respubliko de Turkio titolita : « Rajto al kunvenoj kaj manifestacioj ». La artikolo precizigas : « Ĉiuj rajtas organizi pacajn kaj senarmitajn kunvenojn kaj manifestaciojn sen antaŭpermeso. »

Pasintsemajne, la turka Ĉefministro Recep Tajjip Erdoğan reasertis ke li ne permesos kolektiĝojn sur la placo Taksim. Sama decido pasintjare kondukis al perfortaj kolizioj inter manifestaciantoj kaj polico.

http://www.lepetitjournal.com/istanbul/accueil/la-turquie-en-bref/183661-1er-mai-a-taksim-15-000-policiers-50-canons-a-eau-les-autorites-se-preparent